Gombe (urbo)

grandurbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Gombe en Niĝerio From Wikipedia, the free encyclopedia

Gombe (urbo)
Remove ads

Gombe estas grandurbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Gombe en Niĝerio. Ĝi estas ankaŭ ĉefsidejo de la emirlando Gombe, kiu estas preskaŭ la sama kiel la subŝtato Gombe.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
la centra moskeo
Thumb
moskeo Habu Mu'azu

Geografio

Gombe situas sur malebenaĵo en la nordorienta sekcio de la lando. Kameruno situas en distanco de 200 km.

Historio

La emirlando estis fondita en 1804, kies sidejo estis fondita post 2 jardekoj kaj oni nomis ĝin Gombe Aba ("Malnova Gombe"). En 1880 religiaj militoj okazis kaj la sekva brita koloniado ĉesis la emirlandon. La emiruja ĉefurbo denove aperis en 1919, kiel Doma, kiu baldaŭ iĝis Gombe. En la proksima arbaro Jane Goodall okupiĝis pri ĉimpanzoj.

Klimato

Gombe (urbo) situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 24-26 °C. Jare pluvas po 877 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas. La pluvo kulminas en julio.

Thumb
la loka emiro akceptas usonan diplomaton

Trafiko

Gombe (urbo) havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Maiduguri, Potiskum, Kano (urbo), Bauchi kaj Yola. Trajnoj kuras al Maiduguri kaj Bauchi.

Fontoj

  • Angla, kroata kaj portugala vikipedioj
  • klimato
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads