Grand Paris Express
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Grand Paris Express (esperante Granda Parizo Ekspreso) estas projekto de novaj metrolinioj konstruotaj en regiono Francilio, en Francio. La konstruo povus komenciĝi en 2014, kun unua linio malfermota inter stacioj Pont de Sèvres kaj Noisy - Champs (RER A) ĉirkaŭ 2020. Tiu linio estis unue proponita en la projekto Orbival, poste integrita en la projekto Arc Express.
Grand Paris Express
Remove ads
Mapo de Grand Paris Express

Projektitaj linioj
La projekto konsistas el kvar novaj linioj, plus la plilongigo de du ekzistantaj linioj (11 kaj 14). komence, estis planite ke la novaj linioj estu konataj per siaj koloroj (Ruĝa Linio, Oranĝa Linio, Verda Linio, ktp). Tio estis ŝanĝita en 2013 por daŭrigi la konvencian numeradon kiun RATP uzas kaj tio inkluzivos novajn liniojn 15, 16, 17 kaj 18.
Remove ads
Stacioj de Grand Paris Express
Remove ads
Veturanta materialo
En marto 2013, la veturantaj materialoj sur linioj de Grand Paris Express estos la sekvantaj:
- por linioj 11 kaj 14, la MP 14
- por linioj 15, 16 kaj 17 nova aŭtomata materialo, 2,80 m larĝa sur feraj radoj kaj kun supertraka kontakta lineo. Ĝi estos konstruita de Alstom surbaze de materialo Alstom Metropolis[3].
- por linio 18, nova aŭtomata materialo, 2,45 m larĝa sur feraj radoj kaj kun tria relo. La 18-an de oktobro 2021, Société du Grand Paris kaj Île-de-France mobilités nomumas Alstom por la liverado de veturanta materialo por la linio 18 de Grand Paris Express[4].
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads