Insulo Granita

From Wikipedia, the free encyclopedia

Insulo Granita
Remove ads

Insulo Granita (angle Granite Island) estas malgranda insulo proksime de la loko Victor Harbor en Suda Aŭstralio, ne malproksime de la ĉefurbo de Suda Aŭstralio, Adelajdo. La parte imprese grandaj rokegoj de la insulo estas, iel indikas la nomo, plejparte el la mineralo granito.

Rapidaj faktoj

La insulo estas neloĝata, tamen ekzistas konstruaĵoj sur ĝi. Temas pri populara turisma vidindaĵo, aparte por tiuj kiuj venas por vidi bluajn pingvenetojn kiuj kovas kaj vivas sur la insulo.

Thumb
tramo tirita per ĉevalo sur la diga vojo liganta la Insulon Granitan kaj la loko Victor Harbor

La insulo estas atingebla pere de diga vojo de la kontinenta parto de Aŭstralio, aŭ perpiede aŭ veturante sur tramo tirita per ĉevalo.

Remove ads

Pingvenoj

En Aŭstralio, la plej fortaj kolonioj de Blua pingveneto estas kutime sur senkataj kaj senvulpaj insuloj. Tamen, la populacio de Insulo Granita (kiu estas senkata, senhunda kaj senvulpa insulo) estis ege senpopulaciigita, el ĉirkaŭ 2000 pingvenoj en 2001 al nur 146 en 2009. Insulo Granita havas kolonion de proks. 100 pingvenoj kie ili povas esti vidataj ĉiutage en sia natura habitato, kun gvidhelpo krepuske.[1] Estas ankaŭ pingvencentro kie pingvenoj povas esti vidataj dum nutrado.[2]

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads