Gregorio la 9-a

papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Gregorio la 9-a
Remove ads

Gregorio la 9-a (naskonome Ugolino grafo de Segni) estis papo elektita en la jaro 1227. Li estis la restariganto de la inkvizicio. Lia nevo estis Aleksandro la 4-a.

Papo
Papo
Rapidaj faktoj 178-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Remove ads

Vivo

Ugolino de Segni originas el la urbo Anagni. Li studis en Parizo kaj Bolonjo antaŭ esti nomumita kardinalo fare de la onklo papo Inocento la 3-a en la 1198-a jaro.

La pontifikeco de Gregorio estis karakterizita per la senĉesa konflikto kun Frederiko la 2-a kiu intencis plifortigi sian pozicion en Italio. La papo inverse estis en alianco kun la Lombardoj.

Post la malfarado de la Krucmilito en 1227 fare de Frederiko pro malsano, la papo ekskomunikis la imperiestron kiu ja estis promesinta krucmiliton antaŭe. Sed finfine Frederiko iris en Palestinon en 1229. Nova kontraŭimperiestra anatema verdikto faritis en la 1239-a jaro ĉar minacis la ekregado de Frederiko super grandaj partoj de Italio, inkluzive de la Papa Ŝtato. La reago de Frederiko estis la malebligo de koncilio per kiu la papo esperis subtenon multflankan kontraŭfrederikan. Tiuj ĉi kvereloj inter la Roma kurio kaj la sekulara imperiestra potenco cetere daŭrigis ankoraŭ post la morto de la papo.

Remove ads

Graveco

  • Intiman amikecon ligis la papon Gregorio kun la sanktuloj Domingo de Guzmán kaj Sankta Francisko el Asizo kies ordenojn li subtenadis.
  • Kontraŭbatalante la Albigensismon li submetis en 1231 perbulee la persekuton de heretikuloj al la ĉefa kontrolo far la Roma kurio kaj fondis tiel la Inkvizicion.
  • Krome li ordigis ĉiujn papajn decidojn pri juraj aferoj (Decretalia) kaj metis tiel la fundamenton por la evoluo de la kanona juro.
Remove ads

Kanonizado sub Gregorio

Gregorio kanonizis la sekvantajn gravajn homojn:

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads