Groco

From Wikipedia, the free encyclopedia

Groco
Remove ads

GrocoGrocado estas var-ŝarĝo kiu estas transportata nepakita en grandaj kvantoj. Laŭ PIV groco estas termino kiu referencas fakte al dekduo da dekduoj, do al grandaj kvantoj. De tie grocisto estas komercisto, kiu vendas nur po grandaj kvantoj, kaj do ne liveras rekte al ordinara konsumanto.

Thumb
Tiu amaso de ferbuletoj estos uzataj por produktado de ŝtalo.

Groco referencas al materialo ĉu likvida aŭ greneca aŭ amaso de relative malgrandaj solidoj, kiaj nafto/oleo, greno, karbo, aŭ gruzo. Tiu ŝarĝo estas kutime ĵetita aŭ faligita al ŝutvarŝipa holdo, ŝarĝovagono, aŭ kamiono/remorko. Pli malgrandaj kvantoj (ankoraŭ konsiderataj "groco") povas esti metitaj en skatoloj (aŭ tambur-ujoj) kaj surpaledigitaj. Groco estas klasita kiel likvaĵo aŭ sekaĵo.

La esprimo "groco" ankaŭ estas uzata en la fako de vendo. Groca vendado implicas vendi konsumajn produktojn sen pakumo. La 2010-aj jaroj vidis tre fortan pliiĝon en la grocvenda sektoro en Eŭropo. Estis kalkulata, ke en 2023 la kvanto da pakumoj, kiujn ŝparos senpakumaj butikoj en Eŭropa Unio, estos ĉirkaŭ 5.500 tunoj[1].

Remove ads

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • George, William. (2005) Stability and Trim for the Ship's Officer. Centreville, MD: Cornell Maritime Press. ISBN 978-0-87033-564-8.
  • Hayler, William B.. (2003) American Merchant Seaman's Manual. Cornell Maritime Pr. ISBN 0-87033-549-9.
Arkivigite je 2017-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads