Grozno
ĉefurbo de la Ĉeĉena Respubliko en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Grozno (alia esperantigo estas Groznij; ruse Грозный; ĉeĉene Соьлжа-ГIала) estas urbo en Norda Kaŭkazio, ĉefurbo de la Ĉeĉena Respubliko.


La urbo estas en valo de rivero Sunĵa (Сунжа) (kiu dedekstre enfluas en riveron Terek (Терек)).
Unu el la grandaj urboj de la Norda Kaŭkazio: dua loko en la areo, kaj la tria - laŭ populacio (283,659 homoj en 2015, reprezentante 20.7% de la loĝantaro).
En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.
Remove ads
Historio
Fondita en 1818 kiel rusa fortikaĵo, la urbo disfloris fine de la 19-a jarcento, kiam oni trovis en la regiono nafton. Al la loka nafto (hodiaŭ preskaŭ tute elĉerpita) en sovetia tempo oni aldonis ankaŭ la siberian, kiu estis prilaborata en naftouzinoj de Grozno.
Rezulte de la du la Unua kaj Dua Ĉeĉenaj Militoj, miloj da groznanoj — kaj rusoj, kaj ĉeĉenoj — suferis aŭ mortis. La urbo dum tiuj du militoj estis multe damaĝita. Antaŭe ĝi famis per sia elstara moderna arkitekturo.
Dum 1997-1999 jaroj la urbon nomo estis Ĝoĥar (Джохар) laŭ la nomo de Ĝoĥar Dudajev, kiu luktis por sendependeco de la respubliko.
La 16-an de novembro 2009 el flughaveno de la urbo startis la unua post 15-jara interrompo internacia flugo. Pere de ĝi 200 ĉeĉenaj pilgrimoj ekfaris haĝon en Medino[1].
Remove ads
Klimato
Klimato de Grozno estas mezvarma kontinenta kun mildaj vintroj kaj longaj kaj varmaj someroj. Grozno ne estas protektita kontraŭ la nordaj ventoj, kaj sekve, en kontrasto al la Nigra Maro marbordo de Krasnodara regiono, la vintro en la urbo estas multe pli malvarmaj. Eble estas ekstrema malvarmo (−20 °C kaj sub).
Somero en Grozno varmega kaj longa, la varmego kelkfoje superas +35 °C en la ombro. Precipitaĵo en la somero neregula kaj varias grande de monato al monato.
Remove ads
Loĝantaro
Popoloj
Nacia konsisto de la loĝantaro de la urbo laŭ la nacia censo en 2010 [2]:
Remove ads
Kulturo
Teatroj
- Grozna rusa drama teatro nomita laŭ Lermontov;
- Ĉeĉena ŝtata drama teatro nomita Nuradilov;
- Ĉeĉena ŝtata teatro de juna spektantejo;
- Ĉeĉena ŝtata junalara teatro "Serlo";
Muzikaj institucioj
- Ŝtata simfonia orkestro de la Ĉeĉena Respubliko;
- Ĉeĉena ŝtata filarmonio;
- Ensemblo "Vainakh".
Bibliotekoj
- Nacia Biblioteko de la Ĉeĉena Respubliko;
- Respublikana Infana Biblioteko de la Ĉeĉena Respubliko;
Muzeoj
Remove ads
Universitatoj

- Ĉeĉena ŝtata universitato;
- Grozna ŝtata nafta teknika universitato nomita laŭ akademiano Millionŝĉikov;
- Ĉeĉena ŝtata pedagogia instituto.
Sporto
- Futbala klubo "Terek" - la Rusia pokalo (2003/2004) kaj Turkia pokalo (2012). Ĝi estis fondita en 1946.
- Voleibola klubo "Grozno".
- Akhmat-Areno - hejma ludejo de FC "Terek". Ĝi povas akomodi 30.597 spektantoj. Konstruita en 2006-2011 jaroj.
- Fortikaĵo "Grozno" - la plej granda en la Norda Kaŭkazio mondo-klaso aŭtodromo.
Religio

- Koro de Ĉeĉenio - moskeo en la centro de Grozno, unu el la plej grandaj en Rusio kaj Eŭropo. Konstruita en la jaroj 2006 -2008.
- Michael la Arkianĝelo preĝejo - Ortodoksa preĝejo.
Komunikiloj
Famaj indiĝenoj
- Makka Sagaipova - ĉeĉena kantistino;
- Mamed Khalidov - pola vetbatalanto de miksa luktosporto kun ĉeĉena origino;
- Roza Talĥigova - ĉeĉena poetino;
- Zulaj Sardalova - ĉeĉena dancistino.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads