Gryon

komunumo en Kantono Vaŭdo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Gryon
Remove ads

Gryon estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 209 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gryon (stacidomo) kaj Gryon Barboleuse (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • vilaĝo ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Gryon situas en la Vaŭdaj Alpoj, sudoriente de Bex. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gryon, Rabou (sur alteco de 1130 m s.m.), La Barboleusaz (sur alteco de 1211 m s.m.), kaj la alposetlejo Taveyanne (sur alteco de 1 647 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,22 km², de kiuj 47,3% estas kovritaj de arbaro, 32,6% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gryon limas en nordo al Ollon, en oriento al Ormont-Dessus, kaj en sudo kaj okcidento al Bex.

Trafiko

Tra Gryon pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo n-ro 147, la tiel nomita Route de Gryon, kiu kondukas de Bex al Ollon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, situas 5 kilometrojn sude de la komunumo en Bex. Pere de la etŝpura dentorada fervojo de Bex al Villars-sur-Ollon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gryon datiĝas el la jaro 1189 kiel Griuns. Surbaze de donacoj Gryon en mezepoko fariĝis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gryon havis apartan statuson, tio signifas la jurisdikcio restis sub la Abatejo Stain-Maurice, dum la apelacia tribunalo troviĝis en Salaz. La komunumon gvidis komunuma asembleo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Gryon apartenis al la Distrikto Aigle de Kantono Lemano kaj kun tiu en la jaro 1803 estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo.[2]

Remove ads

Konataj komunumanoj

  • Juha Vainio, finna kantisto, kiu mortis en Gryon en 1990

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads