Guarino Guarini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Guarino GUARINI (naskiĝinta la 17-an de januaro 1624 en Modeno, mortinta la 6-an de marto 1683 en Milano) stis itala matematikisto, filozofo kaj arĥitekto de malfrubaroka respektive sicilia baroka stiloj. Anis li al la ordeno de la teatinanoj.
Remove ads
Vivo
Guarino Guarini eniris en septembro 1639 la klostron de la teatinanoj en Modena de kie li fare de la superuloj senditis Romon por studi teologion, filozofion, matematikon kaj arĥitekturon. Reveninte en 1647 li ordinitis sacerdoto en la 17.1.1648. En la 9.3.1648 li nomumitis administranto eknomia-financa de ordeno sia en Modeno.
Ĉ. 1650 li proklamitis ĉefa financulo je kiu postenplenumo problemoj estiĝis ĉar en la 19.4.1650 dumkontrole troviĝis eraroj en lia librotenado. Suspektitis pri fraŭdo frato lia Eugenio. Guarino do pagis la sumon mankantan kaj la aferoj malfeliĉaj deklaritis solvitaj; tamen la rilato inter la prioro kaj la fratroj Guarini suferadis daŭre. En 1650 Guarino nomumitis lektoro pri filozofio, Eugenio en 1653 prokuratoro. En 1654 Eugenio forlasis la urbon por studi en Ferrara filozofion kaj la fratro ekdeĵoris ĉe lia posteno en la 30.5.1654. Baldaŭ poste, je la aĝo de 31 jaroj, konsekritis Guarino ordenestro por Modeno. Sed tiu ĉi elekto aŭtomate ankaŭ kondukis je disputoj kun duko Alfonso la 4-a (Este) kiu estis preferinta sampostenen sinjoron Bernardo Castagnini. Lia duka moŝto tiun opinion ripete komunikis al la teatinanoj. En skribaĵo de la 25.2.1655 la ordenestro roma informis la dukon pri la rezignon de Guarino Guarini pro kio la teatinoj modenaj malhavis ĉefon por la daŭro de pli ol unu jaro. Kaj en 1656 elektitis la de Alfonso preferita persono, Bernardo Castagnini kiu ĉi-funkcie restis ĝismorte. En la 9.9.1658 Guarini iĝis ano de la teatinana konvento en Parmo.
Reiro Modenon malpermesitis plurfoje kaj eĉ 14 jarojn post urboforlaso li ne estis bonvena tiuloke. El dokumentoj evidentiĝas ke la tamen en 1657 mallonge estadis en Modeno. Ŝajne en 1660 li estis en Mesino. Inter 1657 kaj 1660 li pasigis migradajn jarojn kvankam ne tute klaris liaj restadlokoj: verŝajne li estis en Lisbono, Parizo aŭ Prago. Laŭ Harold Alan Meek plej kredeblas estado lia en Iberio pro enkorpigo de islamaj konstruelementoj en konstruaĵoj liaj en Francujo kaj Italujo (ekz. ĉe la Laŭrenco-kirko en Torino) kaj Portugalujo. Inter 1660 kaj 1662 Guarino estis en Modeno, Messino aŭ Parizo. En 1660 konstruitis la mesina Preĝejo Tre sankta anunciacio kiu detruitis en 1908. Ekde la 1660-aj jaroj Guarini ankaŭ verkiste ekagadis. Ekloĝo torina en 1666 estis por startigi konstruadojn por la Savoja dinastio. Estiĝis multaj preĝejoj kaj aliaj aferoj (ekz. la torina Carignano-palaco). En 1679 Guarini komisiitis fare de Maria Giovanna di Savoia-Nemours konstrui la Filipo-Neri-kirkon sed mortis antaŭe.
Remove ads
Graveco
Liaj verkoj arĥitekturaj influitis de la ideoj de Francesco Borromini kiu tre okupiĝis pri komplikaj krucigoj de arĥitekturaj elementoj. Sekve la Carignano-palaco ja montras multajn paralelaĵojn al la Karlo-kirko roma de Borromini. Ankaŭ maŭraj influoj rimarkeblas.[1]
Guarini estis tipa majstro de itala malfrubaroko en Supra Italujo kie li ekde 1666 aparte por la Savoja dinastio deĵoris. Tie ankaŭ estiĝis liaj majstroverkoj kiuj diboĉe ofertas dekoraciojn. Liaj verkoj Placita Philosophica (1665), Euclides Adauctus (1671) kaj Architettura Civile (1686) pioniris koncerne geometrion formantan[2] Ĉi-lasta verko aperinta postmorte ankaŭ entenas konfeson je gotikaj modeloj (kio rimarkeblas ĉe la Laŭrenco-kirko torina). Ankaŭ la arĥitektoj norde de la Alpoj kopiis lin: en la 18-a jarcento la baroka konstruarto de Suda Germanujo kaj Aŭstrujo ŝatis preni kiel modelon aferojn de Guarini.[3]
Remove ads
Verkoj

Aparte en Mesino li gravis per jena verkoj:
- 1660: la teatinana Kirko Tre sankta anunciacio
- planoj por la preĝejo de la Somaschi-patroj
Pro revokiĝo posta Torinon ankaŭ tie multo de li gravas:
- 1679–1685: Carignano-palaco
- 1667–1690: kapelo por la Mortotuko de Torino
- 1668–1687: Laŭrenco-kirko
- 1715: Filipo-Neri-kirko
- 1678: Nobela kolegio
- 1676–1684: Racconigi-kastelo
Ekstere de Italujo menciindas:
Skribaĵoj
- Architettura Civile. Torino 1737
Bildaro
- Guarino Guarini: San Annunziata dei Teatini, Messina
- Mortotuka kapelo torina
- S. Lorenzo
- Palazzo Carignano
- Castello di Racconigi
- San Lorenzo, Torino
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads