Guichen

komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia

Guichenmap
Remove ads

Guichen estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Remove ads

Geografio

Situanta je proksimume dudek kilometroj sude de Rennes en departemento Ille-et-Vilaine, la urbo etendiĝas sur vasta areo de 42,99 km2, limigita per la rivero Vilaine oriente kaj norde, de la rivero Canut sude kaj de la rivero Seiche, nord-okcidente.

La bordoj de la rivero Vilaine etendiĝas laŭ 12 km de la ponto de Pont-Réan ĝis la alfluejo de la rivero Canut, en Saint-Senoux.

La najbaraj komunumoj estas : Saint-Senoux, Bourg-des-Comptes, Goven, Guignen, Lassy, Laillé kaj Bruz.

La urbo estas konstruita ĉirkaŭ konservita historia centro kaj etendiĝas al novaj laborareoj kaj setlejoj. La proksimeco de Rennes instigas multajn butikistojn kaj entreprenistojn instaliĝi tie.

Kelkfoje rigardata kiel aparta komunumo pro ĝia nuna grandeco, la aglomeraĵo de Pont-Réan estas fakte nur vilaĝo partigita inter la komunumoj Guichen kaj Bruz, la rivero Vilaine estanta la geografia apartigilo. La pli granda parto de la aglomeraĵo de Pont-Réan estas sur la komunumo Guichen - preĝejo, tombejo, lernejoj, sportĉambroj, kanuta-kajaka bazo.

Remove ads

Personoj ligitaj al la komunumo

  • Luc Urbain de Bouexic, grafo de Guichen, 1712-1790
  • Hervé Bougault, avistiristo, naskiĝinta la 2-an de Februaro 1917 en Rennes(35) mortinta la 17-an de Majo 1940 en loko nomata Le Grand Pré en Floyon (departemento Nord). Mortinta sur batalkampo por Francio, lia avio, la LeO 451 n° 61 de la 2-a skadrono de bombadgrupo I/31, estis faligita en flamoj de Messerschmitt 109 de la 2-a germana ĉas-skadrono (2.JG/2) revene de bombado de la 7-a Panzero sur la vojo de Chimay al Trélon[1].
Remove ads

Ĝemeliĝoj

Per la komitato de la internaciaj rilatoj de la kantono de Guichen, la komunumo estas ĝemela urbo de:

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads