Guide vert
verda gvidilo de Michelin From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Guide Vert - france, "verda gvidilo" prononco per sistemo IFA ɡˈid vˈɛʁ, do pli-malpli [gi:d VER], nur kun franceca "r" - estas libro kiu estas parto de kolekto de turistaj gvidiloj, fondita en 1926 kiel laŭplane ĉiujara eldonaĵo de la entreprena familio kaj la firmao Michelin, kiu temigas la malkovron de natura kaj kultura heredaĵo de la regionoj. Ĝi kompletigas la internacie multe pli konatajn libroseriojn pri elstaraj restoracioj kaj hoteloj de certaj regionoj, kiuj france nomiĝas Guide Michelin - prononco per sistemo IFA ɡˈid miʃlˈɛ̃, kiuj franclingve ankaŭ foje nomatas "guide rouge", "ruĝa gvidilo".

la verda gvidilo pri Svislando, 2-a eldono el 1909, komplete skanita en Vikipedio (480 paĝoj)

ekzemplo pri honoriga ★★★ tri-stela glumarko (jen en la urbodomo de Oudenaarde, Flandrio)
Ĝi estis antaŭita ĉjam en la 1900-aj jaroj fare de unuopaj ilustritaj turismaj gvidiloj de la firmao Michelin pri Francio kaj Svislando (ekzemple apude ligiĝas la verda gvidilo pri Svislando de 480 paĝoj, 2-a eldono el 1909, komplete skanita en Vikipedio), fare de ilustritaj gvidiloj de la firmao Michelin al la batalkampoj de la unua mondmilito, kaj ankaŭ estis antaŭita, ĉirkaŭ 1905, de gvidiloj al la ejoj kaj monumentoj de Francio, publikigita fare de la asocio Touring club de France.
Ĝi estas komplementa al la Michelin-mapoj aŭ aliaj mapoj aparte por turistoj, kiel ekzemple en Francio tiuj de la Nacia Instituto pri Geografiaj kaj Arbaraj Informoj (Institut national de l'information géographique et forestière), por doni informojn al turistoj dezirantaj vojaĝi kaj malkovri regionon, plurajn urbojn aŭ landon.
Ĉiuj falditaj turistaj mapoj de Michelin, verda turisma gvidilo kaj la "ruĝa" Guide Michelin pri elstaraj restoracioj kaj hoteloj povas esti facile apudmetitaj, danke al ilia identa formato plilongigita en alteco.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo kun prezentoj de aktualaj landaj gvidiloj (france)
- reta maparo viamichelin.fr kun elektitaj turismaj lokoj (verde), restoracioj (ruĝe), hoteloj (flave) Arkivigite je 2020-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads