Michelin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
[[Dosiero:Ludzik Michelin - Bibendum (MSP17).jpg|eta|maldekstre|
Bibendum en 2017]]

sidejo de Michelin en Clermont-Ferrand
Michelin (laŭ franca prononco: [miʃlɛ̃]; kompleta nomo: france SCA Compagnie Générale des Établissements Michelin) estas fabrikanto de pneŭoj en Francio kun sidejo en Clermont-Ferrand en la regiono de Francio nome Aŭvernjo. Ĝi estas la dua plej granda fabrikanto de pneŭoj en la mondo post Bridgestone kaj pli granda ol kaj Goodyear kaj Continental.[1] Aldone al la marko Michelin, la entrepreno posedas ankaŭ la markojn de pneŭoj BFGoodrich, Kleber, Tigar, Riken, Kormoran kaj Uniroyal (en Nordameriko). Michelin elstaras ankaŭ pro la steloj Michelin kiujn la Guide Michelin, la "ruĝa gvidilo", atribuas al restoracioj kaj hoteloj kiel premio al bonkvalita kuirarto kaj escepta servo, pro siaj veturgvidlibroj Guide vert, la "verda gvidilo", krome pro siaj ŝosemapoj, kaj pro sia kompania reklamfiguro Bibendum, populare konata kiel Michelin-ulo.
Inter multnombraj inventoj de Michelin estas la ŝanĝebla pneŭo, la fervoja pneŭo (nome pneŭo por metroo) kaj la radidesegna pneŭo.
Remove ads
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads