Gustave Doré

franca pentristo kaj gravuristo From Wikipedia, the free encyclopedia

Gustave Doré
Remove ads

Paul Gustave Louis Christophe DORÉ [ɡystav dɔʁe]; [gysTAV doRE (naskiĝis la  6-an de januaro 1832 (nun 1832-01-06), mortis la 23-an de januaro 1883) estis franca pentristo kaj gravuristo, aparte fama kiel ilustristo de libroj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Doré naskiĝis en Strasburgo kaj mortis en Parizo. Li ilustris interalie la Biblion kaj verkojn de François Rabelais (1854), Honoré de Balzac (Contes Drolatiques 1865), Dante Alighieri (Dia Komedio 1861 kaj 1868), Miguel de Cervantes (Don Kiĥoto de la Manĉo 1863), John Milton (Paradise Lost 1866) kaj Samuel Taylor Coleridge.

Doré eniris la arton kiel mirinfano. Jam kiel 9-jara infano li mirigis sian ĉirkaŭaĵon per portretoj de siaj familianoj kaj kunlernantoj, kiujn li skizis marĝene de lernolibroj. Kiam li havis 14 jarojn, trovis lin kiel grandan talenton la eldonisto Phillipon, kies nova gazeto Journal pour rire ricevadis poste kontribuojn de Doré. Tiu neniam pasis pentristan lernejon, estis aŭtodidakto kun grandaj fantazio kaj memoro - neniam li uzis modelojn. Kiel 22-jarulo li komencas ilustri librojn kaj ĝis la fino de la vivo li akompanis per bildoj 88 klasikaĵojn de la mondliteraturo.

Remove ads

En Esperanto aperis

En Esperanto aperis jenaj libroj kun liaj bildoj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads