Gusztáv Károly Mailáth
romkatolika episkopo de Transilvanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
MAILÁTH Gusztáv Károly (naskiĝis en Bakóca la 24-an de septembro 1864, mortis en Budapeŝto la 18-an de marto 1940) estis grafo, esperantisto kaj inter 1897 kaj 1936 romkatolika episkopo de Transilvanio.
Remove ads
Biografio
Li studis juron en Strasburgo, poste en Budapeŝto kaj Vieno teologion. Pli malfrue li estis inspektisto en pastroedukejo de Esztergom, vicparoĥestro en Komárom. En 1897 oni nomumis lin episkopo de Transilvanio. Li faris multe por fondado kaj evoluigo de lernejoj kaj kulturaj institutoj. En 1936 pro sanaj kialoj li retiriĝis el sia episkopa ofico, ricevis titolon de ĉefepiskopo kaj loksidiĝis en Budapeŝto.
En 1924 li donis al pastro Andreo Cseh libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Interalie li ankaŭ estis la protektanto de la Mondjunularo Katolika, en la 1930-aj jaroj ankoraŭ aktiva en 23 landoj, kvankam ĝi jam estis persekutita en pluraj faŝismaj reĝimoj de la epoko, antaŭ ĉio en nazia Germanio.
Remove ads
Bibliografio
- Bíró Vencel: Székhelyi gr. M. G. K. erdélyi püspök (Kolozsvár, 1940).
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads