HDMI
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
HDMI estas mallongigo de High-Definition Multimedia Interface. Temas pri kompakta interfaco por ciferece transmeti nedensigitajn aŭdvidaĵojn de aparato HDMI-konforma ("fonta aparato" kiel komputilo aŭ DVD-spektilo) al kongrua komputila ekrano, projekciilo, cifereca televidilo aŭ cifereca sonludilo. HDMI estas la cifereca posteulo de ekzistantaj analogoj videotransmetigaj normoj.


HDMI-a kablo konsistas el 19 dratoj. La maksimuma kapacito (bendlarĝo) estas 14,9 Gb/s.
La signalo de HDMI estas nedensigita. Malsamkiel ĝia antaŭulo, Digital Visual Interface (DVI), HDMI ankaŭ subtenas sonon, eĉ tra ĝis ok diversaj sonkanaloj.
Remove ads
Historio
La kreintoj de HDMI estas Hitachi, Matsushita Electric Industrial (Panasonic/National/Quasar), Philips, Silicon Image, Sony, Thomson, RCA kaj Toshiba. Ekde la komenco, HDMI-on subtenis filmkreaj firmaoj kiel Fox, Universal Studios, Warner Bros. kaj The Walt Disney Company.
Oni ekkreis HDMI 1.0 ja la 16-a de aprilo 2002. Produktoj kaj aplikaĵoj por la granda publiko aperis en 2003.
Nuntempe (2013) versio 1.3(a) estas plej multe uzata. Ĝin oni nomas HDMI standard aŭ HDMI high speed. Poste venos versioj kiuj uzos eterreton, HDMI standard/high speed with ethernet. Kelkaj firmaoj kunlaboras ankaŭ pri sendrata versio.
HDMI 2.1 estis anoncita de la HDMI Forumo en januaro 2017 kaj poste estis liberigita en novembro 2017. Ĝi subtenas pli altan bendolarĝon de 48Gbps kune kun subteno por Dynamic HDR, eARC & pli.[1]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
