HP 3000

minikomputilo de Hewlett Packard From Wikipedia, the free encyclopedia

HP 3000
Remove ads

La serio HP 3000 estas familio de minikomputiloj disvolvita de Hewlett-Packard en 1972 post peniga disvolviĝa projekto[1]. Ĝi estis destinita esti la unua minikomputilo liverita kun samtempa kaj mult-uzanta operaciumo.

Rapidaj faktoj minikomputilo • instrukciara arkitekturo vd, Lando ...
Thumb
HP 3000 918LX
Thumb
Bend-registrilo/legilo
Remove ads

Priskribo

En 1972, la unuaj maŝinoj estis bazitaj sur 16-bitaj CISC-procesoroj fabrikitaj surbaze de elektronaj komponantoj (mikroprocesoroj ankoraŭ ne ekzistis).

De 1972 al 1993[2] la sistemo trapasis multajn evoluojn, tiom el materia vidpunkto, kun la evoluo de teĥnologioj kaj miniaturigo de elektronaj komponantoj, interalie por la centra memoro kiom por programaro kaj ĉiuj flankaparatoj[1].

Ĉirkaŭ 1988, maŝinoj uzantaj procesoron HP PA-RISC estis amase liveritaj, ebligante memor-adresadon en 32 bitoj. La binara kongrueco kun malnovaj maŝinoj estis pludaŭrigata.

La operaciumo de la serio 3000 nomiĝas MPE (MPE/V, MPE/XL, MPE/ix)[3] kaj inkluzivas datumbazon nomitan "TurboIMAGE".

En 2003, HP ĉesis vendadon de serio HP-3000. La (limigita) helpservo estis plilongigita ĝis la 31-a de decembro 2010, dato de halto de helpservo.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads