HSBC
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
HSBC Holdings plc estas financa holdingo, vicigita kiel la 14-a plej granda korporacio en la mondo laŭ la kombinita rangotabelo de Forbes [1]. La tutmondaj administrejoj de HSBC situas en la HSBC Turo (8 Canada Square) en Canary Wharf, Londono [2].
En aprilo 2016, la valoro de la kompanio estas ĉirkaŭ 116 miliardoj da dolaroj, ĝi estas la 4-a plej granda banko en la mondo [3].
La banko havas filiojn tra la mondo. La origino de 80% de ĝiaj profitoj estas ekster Britio, tial ĝi raportas siajn rezultojn en usonaj dolaroj. Preskaŭ 22% de ĝiaj profitoj originas de Honkongo, kie ĝi havis ĉefsidejon ĝis 1991 [4].
La HSBC- emblemo, konata kiel seslatero, estas derivita de la flago de la Honkongo kaj Ŝanhaja Banka Korporacio de la 19-a jarcento, kiu mem estas derivita de la Flago de Skotlando, reprezentante la krucon sur kiu la kristana Sankta Andreo (la patronsanktulo de Skotlando) estis krucumita.
La grupo estas nomita laŭ la firmao kiu fondis ĝin, The Hongkong and Shanghai Banking Corporation, banko establita en Honkongo fare de Thomas Sutherland la Skoto, por pritrakti la financajn aferojn de brita komerco en la Malproksima Oriento en 1865 [5].
La korporacio nomiĝas HSBC kaj laborigas proksimume 312,000 dungitoj.
Remove ads
Listo Lagarde
Komence de 2015 estis publikigita listo de ĉirkaŭ 100 000 klientoj el 200 landoj, kiuj havis kontojn ĉe la filio de HSBC en Svislando, post kiam la listo estis donita de la dungito de la banko al enketaj aŭtoritatoj en Francio. Sekvante tion, la svisa polico komencis enketon en ŝajnan monlavadoמ ĉe la banko.
La federaciaj aŭtoritatoj en Usono faris similan enketon, post kiam evidentiĝis al ili, ke la banko lavis monon por krimaj kaj terorismaj organizoj, same kiel por malamikaj landoj. En la fino de la afero, la banko konfesis ĉiujn suspektojn kaj atingis kompromisan interkonsenton kun la aŭtoritatoj anstataŭe de proceso [6].
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
