Haaretz

israela taggazeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Haaretz (Hebrea elparolo: Haarec) estas la tria plej granda, sendependa taggazeto de Israelo post Israel Hayom (senpaga nacieca propagandilo) kaj Yedioth Ahronot, kaj en la pasinteco Maariv, eldonita en du lingvaj versioj, hebrea (הארץ, kun la signifo "la lando", antaŭe nomita Ĥadaŝot Haarec) kaj angla (The Palestine News)[1]. Kaj la hebrea kaj la angla eldonoj legeblas ankaŭ en la Interreto.

Rapidaj faktoj taggazeto • gazeto, Periodeco ...
Remove ads

Tendenco

Ĝia tendenco estas liberala [2]. Aliaj priskribas ĝin alternative kiel centra-maldekstrema[3] aŭ maldekstra[4]. La Haaretz redakcia linio estas subtenema al pli malfortaj elementoj en la israela socio, kiel ekzemple eksterlandaj laboristoj, arabaj israelanoj, etiopiaj enmigrintoj, rusiaj enmigrintoj kaj sekslaboristoj [5].

Kvalita taggazeto

La gazeto estas sufiĉe ĝenerale etikedita kiel " kvalita gazeto". Laŭ la Center for Research Libraries (Centro por Esplorado-Bibliotekoj), "Haaretz estas konsiderita la plej influa kaj respektata [inter la ĉiutagaj gazetoj de Israelo] por kaj ĝia novaĵdisvastigo kaj ĝia komentaĵo."[6] Kelkaj diris ke ĝi funkcias por Israelo multe kiel The New York Times funkcias por Usono, kiel referenca taggazeto[7]. Famaj dungitoj de Haaretz estis Gideon Levy kaj Amira Hass, kiu vivis kaj laboris en Ramallah, kie estas la sidejo de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum multaj jaroj. Ĉefredaktisto estas Aluf Benn.

Remove ads

Historio

Haaretz estis fondita en 1918, igante ĝin la plej malnova israela ĉiutaga gazeto. Komence ĝi nomiĝis Chadashot Ha'aretz (kun la signifo "novaĵo de la lando [de Israelo]"), sed en decembro 1919 la unua vorto estis forigita.

Zalman Schocken, juda komercisto kiu forlasis Germanion en 1934 post kiam la nazioj funkciigis, aĉetis la gazeton en decembro 1935. Schocken estis aktiva en Brit Ŝalom, ankaŭ konata kiel la Juda Palestina Paca Alianco, kiu apogis la kunekziston inter judoj kaj araboj kaj kiu estis favora al patrujo por ambaŭ popoloj. Lia filo, Gershom Schocken, iĝis la ĉefredaktisto en 1939 kaj tenis tiun pozicion ĝis sia morto en 1990 [8].

La gazeto estas eldonita kiel ĉiutaga gazeto en Tel-Avivo ekde la 9-a de junio 1919, kie ankoraŭ hodiaŭ troviĝas ĝia ĉefsidejo. La angla eldono estis eldonita kaj vendita kune kun la International New York Times. En Nordameriko, ĝi estas publikigita kiel semajna gazeto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads