Hallau
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hallau (en Esperanto ankaŭ Halaŭo) estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 2000 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wilchingen-Hallau (stacidomo). |
Remove ads
Geografio

Hallau situas en Kletgau en oriento de Kantono Ŝafhaŭzo.
Najbaraj komunumoj
Najbaraj komunumoj de Hallau estas en okcidento Eggingen kaj en nordokcidento Eggingen (ambau en Germanio en Baden-Virtembergo), en nordoriento Oberhallau, en sudoriento Neunkirch, en sudo Wilchingen kaj en sudoriento nur en unu pinto Trasadingen.
Vidindaĵoj
En Hallau troviĝas la Ŝafhaŭza Vinkultivigmuzeo (germane Schaffhauser Weinbaumuseum). Sur jugo de la Monto de Hallau troviĝas la monta preĝejo Sankta-Maŭricio, kiu estis konstruita en la jaro 1491.
Trafiko
Hallau posedas stacidomon de la tiel nomita Hochrheinbahn de Deutsche Bahn inter Ŝafhaŭzo kaj Bazelo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Hallau datiĝas el la jaro 1095 kiel Hallaugia superiori et inferiori [Halaŭo supra kaj malsupra]. Ĝis la jaro 1531 ĝi formis unu komunumon kune kun Oberhallau. Post la disiĝo ĝis 1934 la komunumo nomiĝis Unterhallau. Dum mezepoko la plej granda parto de la bienoj en Hallau apartenis al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




