Harry Mulisch

nederlanda verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Harry Mulisch
Remove ads

Harry MULISCH (naskiĝis la 29-an de julio 1927 en Harlemo, mortis la 30-an de oktobro 2010 en Amsterdamo) estis nederlanda verkisto. Lia verkaro, konsistanta el romanoj, dramoj, eseoj, raportoj kaj poezio, estas forte influita de la Dua mondmilito. Oftaj temoj estas kulpo kaj repaciĝo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Harry Mulisch

Li grave influis la nederlandan literaturon post la Dua Mondmilito. Mulisch ne nur ricevis pli malpli ĉiujn nederlandajn literaturajn premiojn, sed ankaŭ plurajn alilandajn. En 1977 la reĝino ordenigis lin "Kavaliro de la Ordeno de Oranje-Nassau" pro liaj literaturaj meritoj, en 1997 eĉ "Komandoro en la Ordeno de la Nederlanda Leono".

La amsterdama urba universitato en 2007 donis al li pro liaj filozofiaj verkaĵoj honoran doktorecon.

Ĉar lia verkaro helpis plifirmigi la ligojn inter Nederlando kaj Germanio, en 2002 la Germana registaro donis al li la "Bundesverdienstkreuz".

En oktobro 2006 la planetoido 10251 ricevis la nomon Mulisch.

Remove ads

Malgranda listo el lia abunda verkaro

  • Archibald Strohalm (romano, 1952)
  • De diamant (romano, 1954)
  • Het zwarte licht (romano, 1956)
  • Het stenen bruidsbed (romano, 1959)
  • De zaak 40/61 (raporto, 1962)
  • Bericht aan de Rattenkoning (eseo, 1966)
  • De verteller (romano, 1970)
  • Oidipous Oidipous (teatraĵo, 1972)
  • Woorden, woorden, woorden (poezio, 1973)
  • De vogels (poezio, 1974)
  • Mijn getijdenboek (membiografio, 1975)
  • Tegenlicht (poezio, 1975)
  • Twee vrouwen (romano, 1975)
  • De compositie van de wereld (filozofio, 1980)
  • De aanslag (romano, 1982)
  • Hoogste tijd (romano, 1985)
  • De pupil (romano, 1987)
  • De elementen (romano, 1988)
  • De ontdekking van de hemel (romano, 1992)
  • De procedure (romano, 1999)
  • Siegfried (romano, 2001)
Remove ads

Filmo

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads