Helico

From Wikipedia, the free encyclopedia

Helico
Remove ads

Mov-helico estas alohava ŝraŭbforma (helico-forma) aparato (movilo), uzanta la rotaciomomanton de motorogasturbino por estigi tir-puŝforton en aero aŭ en akvo. Ĝi movas helpe de aloj, kiuj estas ekipitaj normalokaze steloforme.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri movilo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon helico (apartigilo).
Thumb
Helico de ŝipo

Efika principo kaj uzo

La alo estas tiel formita kaj direktita, ke ĝi estas oblikve aŭ asimetrie ĉirkaŭfluata dum la rotacio en la medio, ekz. aeroakvo. Tiel estiĝas premo, kiu antaŭenpuŝas la pelitan objekton. Ĉiu unuopa alo kaŭzas dinamikan levoforton, oblikve direktitan (puŝon).

Thumb
Helico de aviadilo "Corsair"

Tiuj efikoj movas la veturilojn, ĉefe ŝipojn, aerkusenajn boatojn, helican marĉoboaton, motorajn aviadilojn kaj helikopterojn, produktante aerfluegon per helicoventoliloj. La helico signifas en malvasta senco nur tiun aparaton, kiu transdonas povumon al la ĉirkaŭa medio. Per inverso de la rotciasencumo de helico, la movo de veturilo inversas.

La mala procezo, kiam io akceptas povumon el la ĉirkaŭa medio okazas ekz. ĉe energioprodukto per turbinojventradoj tra generatoro. Tiujn oni nomas kelkfoje repeleroj.

Teorie, la helico rigardeblas kiel rotacianta ´padelo (kun plata efika surfaco), kaj la estiĝanta levforto signifas la tirforton (movforton). Ĉar la ĉerande lokataj helicaj partoj moviĝas per la plej granda rapideco, oni povas atingi la plej grandan levforton. Ju pli la longeco de la padelo estas granda, des pli la tanĝanta rapideco estas alta; komparante helicon kun longaj aloj kaj helicon kun mallongaj aloj, por la sama randa rapideco la helico kun longaj aloj malpliiĝas. .

Remove ads

Diversaĵoj

  • ĝustigebla helico: ties aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozstato;
  • variigebla helico: ties aloj estas eĉ ĝustigeblaj dum rotacio;
  • aliaj: dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto).
Thumb
Rotacikontrolo de EP-3E Orion en la Usona mararmeo
Thumb
Helicoj de Hecules C4 (RAF)

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads