Henano

provinco en centra Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia

Henano
Remove ads

Henano (ĉine 河南, pinjine: Hénan) estas provinco en orienta, meza Ĉinio kun ĉirkaŭ 97 milionoj da loĝantoj. En Henan troviĝas la urboj Lŭojango (ĉine 洛陽市, pinjine Luòyáng), Ŝjinjango (ĉine 信阳市, pinjine Xìnyáng), Pingdingŝano (ĉine 平顶山, pinjine Píngdǐngshān) kaj Kajfengo (開封市 / 开封市, pinjine Kāifēng), kiuj estis ĉefurboj de la ĉina imperio. Henan estas la plej dense loĝata provinco de Ĉinio (572/km²) kaj havas centran situon.

Thumb
Rapidaj faktoj provinco de Popola Respubliko Ĉinio, Lando ...

Laŭ la stato de 2013 en la provinco vivis 94 130 000 loĝantoj sur areo de 167 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 564 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĝengĝoŭo.

Remove ads

Historio

Oni fondis en tiu ĉi provinco la ĉinan civilizon, ĉe kunfluo de riveroj Wei, Fen kaj la Flava rivero. Tie aperis la dinastioj Shang aŭ Yin (18-a ĝis 12-a jarcento antaŭ nia erao). La urbo Lŭojango estis imperiestra sidejo – kun interrompoj – ekde 771 antaŭ nia erao ĝis 937 de nia erao, ĝis la falo de la dinastio Tang. Ekde tiam Kajfengo iĝis la ĉefa sidejo de la lando ĝis malvenko de la norda dinastio Sung en 1127 fare de la mongoloj.

Remove ads

Geografio

Henan estas dividebla je orienta ebenaĵa kaj okcidenta montara parto.

Ankaŭ la Flava rivero dividas la landon: norde de la rivero situas montara regiono (montaro Xionger Shan kaj Funiu-montaro kun basenoj).

Kulturado

En Henan oni kultivas tritikon, sojfabon, maizon, dolĉan terpomon, milion, hordeon, lenton. Gravas ankaŭ la industriaj plantoj kiel kotono, tabako kaj oleo-plantoj. La provinco estas ankaŭ centro de la silkraŭpa bredado.

Industrio

En la industrio gravas minado de terkarboj (Lŭojango, Ĝengĝoŭo, Kaifeng kaj Sinsjan), produkto de traktoroj kaj aliaj industriaj maŝinoj.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads