Ĉina normlingvo
lingvo, kiu estas la norma lingvo uzata en Popola Respubliko Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ iom parolata en Honkongo, Makao, kaj Singapuro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La ĉina normlingvo (simpligita ĉina: 现代标准汉语, tradicia ĉina: 現代標準漢語, pinjino: xiàndài biāozhǔn hànyǔ, litera traduko: moderna norma lingvo de la Hanoj) estas normigita formo de la ĉina lingvaro nomata putonghua[1] (普通话; "ofta parolado") en ĉeftero Ĉinio, esprimo ankaŭ uzata fare de la ĉina registaro[2].


Ĉiujare dum la tria semajno de septembro tutlanda kampanjo celas antaŭenigi la mandarenan ĉinan aŭ la ĉinan normlingvon Putonghua kaj la esencon de ĉina tradicia kulturo[2]. Nuntempe, ĉirkaŭ 80,72 % de la loĝantaro de la lando parolas Putonghua, dum nur 61,56 % de la homoj en kelkaj tre malriĉaj lokoj parolas Putonghua, laŭ la kampanjo[2].
Putonghua estas skribita per simpligitaj ĉinaj karakteroj (plus romanigo de la Hanyu pinjino por instruaj celoj). Nuntempe oni uzas la terminon putonghua kiu fakte estas ĉina norma lingvo, kun sama prononco en Ĉinio. La prononcoj en malsamaj regionoj malsamas pro kutimo. Tamen la skribo tute samas. Ĉiuj kapablas kompreni, se aliaj parolas per putonghua.
La lingvo estas la mandarena varianto kiel instruata en lernejoj kaj uzata de la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj Singapuro. La simila tajvana mandarena varianto estas la fakta oficiala lingvo de Tajvano. La norma singapura mandarena varianto estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro.
Remove ads
Skribita formo
La skribita formo de la ĉina normlingvo nomiĝas Baihua (Simpligita ĉina skribo: 白话文; tradicia ĉina skribo: 白話文; piniino: báihuàwén).
Rolo de la ĉina normlingvo

Laŭ oficiala vidpunkto, la norma ĉina (mandarena) lingvo estas principe lingvofrankao ('lingua franca') - lingvo kiu permesas al la hanoj, parolantaj reciproke nekompreneblajn ĉinajn lingvojn, kaj al la ne-hanaj etnoj, interkomunikiĝi. La nomo "putonghua", aŭ "komuna lingvo", plifortigas ĉi tiun ideon. Tamen, en la praktiko, pro tio ke la norma ĉina lingvo estas "lingvofrankao" kaj "publika" lingvo, la aliaj lingvoj kaj dialektoj, hanaj kaj ne-hanaj, instigas al perdo de prestiĝo kompare al la norma ĉinalingvo, kio malesperigas la subtenantojn de tiuj lingvoj.
Remove ads
Terminologio
Ĝi estas foje ankaŭ nomata moderna norma mandarena, norma mandarena, moderna norma ĉina mandarena, aŭ simple mandarena estas norma varianto de la ĉina lingvaro kaj unu de la oficialaj lingvoj de la Ĉina Popola Respubliko kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.
ATENTU: Simila varianto estas uzata en Tajvano (Guoyu) kaj Singapuro. Tial ĝi ankaŭ estas ofte nomata la mandarena lingvo. sed ĝi ne devas esti konfuzata kun la mandarena mem (官话 / 官話, guānhuà, "lingvo de la oficialuloj" aŭ 北方话 / 北方話, běifānghuà, "lingvo de la nordo"), kiu estas la lingvo ĝenerale parolata en la norda, centra kaj sudorienta kontinenta Ĉinio (vidu sub nordĉina dialektaro). La ĉina normlingvo estas la mandarena varianto kiel instruata en lernejoj kaj uzata de la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj Singapuro. Ili ĉiuj estas skribataj en Baihua, la regiona ĉina skribolingvo.
La ĉina norma lingvo estas normigita formo de la lingvo nomata putonghua en ĉeftero Ĉinio. Putonghua estas skribita per simpligitaj ĉinaj karakteroj (plus romanigo de la Hanyu pinjino por instruaj celoj).
Guoyu (tajvana norma mandarena) estas simila lingva normo en Tajvano. Krom nombro de diferencoj en prononco kaj vortprovizo, Guoyu estas skribita pertradiciaj ĉinaj karakteroj (plus Zhuyin por instruado). Multaj karakteroj estas identaj inter la du sistemoj.
La prononco de la norma ĉina lingvo estas plejparte bazita sur la pekina mandarena lingvovarianto. ĝia vortprovizo sur la mandarenaj dialektoj kaj ĝia gramatiko estas bazita sur baihuawen, la skribita ĉiutaga ĉina lingvo.
Kiel aliaj variantoj de la ĉina, la ĉina norma lingvo estas tona lingvo. Ĝi havas pli komencajn konsonantojn sed malpli da vokaloj, finaj konsonantoj kaj tonoj ol sudaj variantoj. La ĉina norma lingvo estas izola lingvo, tamen kun multaj kunmetitaj vortoj.
La norma ĉina lingvo estas ĝenerale transskribita al pinjino (kiel en plej multaj Vikipedio-artikoloj) sed ankaŭ en bopomofo.
En 1982 la 'promocio de mandarena en la lando' estis oficiale adoptita en la ĉina konstitucio[3].
La oficiala lingvotago de la Unuiĝintaj Nacioj por la ĉina estas celebrata tutmonde la 20-an de aprilo[4].
Ĝi estas unu el ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Remove ads
Nomoj
- En la Ĉina Popola Respubliko la ĉina norma lingvo nomiĝas putonghua (simpligita ĉina: 普通话; tradicia ĉina: 普通話; pinjino: Pǔtōnghuà), litere tradukata: 'komuna lingvo' implicas neniun alian ol la nocion 'lingvafrankao'
- En Tajvano guoyu (simpligita ĉina:国语; tradicia ĉina: 國語; pinjino: Guóyǔ; litere tradukata: "nacia lingvo"). daŭrigas esti la oficiala termino por la ĉina norma lingvo. Iuj iniciatintoj de tajvana sendependeco kontestas, ke la termino guoyu rilatas al la norma ĉina (mandarena) lingvo. Tial ili ofte nomas ĝin "pekina dialekto" aŭ zhongwen (skribo de la Meza Imperio).
- En Malajzio kaj Singaporo, huayu (simpligita ĉina: 华语; simpligita ĉina: 華語; pinjino: Huáyǔ; litere tradukata: "lingvo de la ĉinoj").
Putonghua - ĝenerala aŭ komuna lingvo
En la ĉina norma lingvo oni nomas ĝin Putonghua. Oni lernas ekde la 1950-aj jaroj la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - "Putonghua" - en ĉiuj lernejoj de Ĉinio. Ĉiuj junaj homoj konas la ĝeneralan aŭ komunan lingvon.

Prononco
- La prononco de la norma ĉina baziĝas je la prononco de Pekino; ĝia vortprovizo baziĝas je la nordĉinaj dialektoj; ĝia gramatiko baziĝas je la gramatiko de la komunlingvaj literaturaj verkoj.
- Oni devas lerni la hànyu pīnyīn, la 411 silabojn.
- Oni lernas unue nur la silabojn sen tonoj. Eksterlandanoj bezonas almenaŭ 100 horojn. Vidu la helpilojn en eksteraj ligiloj.
- La ĝenerala aŭ komuna lingvo havas nur kvar tonojn.
- Eksterlandanoj devas lerni prononci ĉirkaŭ 1300 malsimilajn, ofte tre malfacilajn silabojn.
Prononco kiel tonlingvo
- La norma ĉina, same kiel ĉiuj specoj de la ĉina, estas tonlingvo.
- En la norma ĉina ekzistas kvar malsamaj tonoj.
- La 1-a tono estas alta. — Ō
- La 2-a tono grimpas. ó
- La 3-a tono falas kaj grimpas. nǐ (vi) aŭ hǎo (bona)
- La 4-a tono falas. à
- La lingvo havas ankaŭ altajan kaj profundajn neŭtralajn tonojn.
- La lingvo havas ankaŭ duonan 3-an tonon antaŭ 1-an, 2-an, 4-an aŭ neŭtralajn tonoj. La duona 3-a tono nur falas.
- Du sekvaj 3-a tonoj ŝanĝas la prononcon en "2-a kaj 3-a tonoj", la unua silaboj estas en 2-a kaj la dua silaboj en 3-a tono. - nǐ hǎo -
- Vortoj kun pluraj tonoj povas ankaŭ ŝanĝi la prononcon.
- La prononco estas tre grava kaj ankaŭ tre malfacila. La eksterlandano devas lerni tre ekzakta. Li devas tre serioze kaj tre solide kaj tre longe studi la prononcon. La eksterlandano bezonas 100 horojn por la silaboj ankoraŭ sen tono. Sen tre serioza kono de silaboj ankoraŭ sen tono, oni ne povas lerni la ĝeneralan aŭ komunan lingvon - Putonghua.
Ofte uzata ekzemplo por ilustri la kvar tonojn (plus neŭtralan) estas la silabo "ma." La tonoj kutimas esti ilustritaj jene:
- 1 mā (妈/媽) 'panjo'
- 2 má (麻) 'lina'
- 3 mǎ (马/馬) 'ĉevalo'
- 4 mà (骂/罵) 'skoldi'
- - ma (吗/嗎) 'ĉu?'
Pluraj el tiuj silaboj tamen havas kromajn signifojn por kiuj estas uzataj aliaj ideogramoj.
La ĉin-usona lingvisto Yuen Ren Chao (Zhao Yuanren) kreis plurajn rakontetojn en kiuj la vortoj malsamas sole per sia tono.
Jen ekzemplo: Aŭskulti Arkivigite je 2010-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
En pǔtōnghuà, kun siaj kvar distingivaj tonoj, oni uzas 1277 silabojn kun specifita tono, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Aliaj ĉinaj dialektoj ofte havas pli da tonoj.
Remove ads
Skribo
- La lingvo estas skribata kun vortosignoj, kaj ĝia vortsignaro inkluzivas milojn da malsamaj signoj.
- La skribo en hànyu pīnyīn estas la oficiala transskribo.
- Oni uzas la skribon en hànyu pīnyīn ankaŭ por oficialaj konstruaĵoj.
- Eble la eksterlandoj povus uzi nur la hànyu pīnyīn, kaj nur malfrue la malfacilajn signojn.
Disvastigo
En decembro 2004 unua opiniosondo pri lingvouzo en Ĉinio montris ke nur 53 procentaĵoj de la loĝantaro de Ĉinio, do proksimume 700 milionoj da homoj, povas komuniki en la norma ĉina lingvo[5].
Nuntempe estas kreskanta intereso pri lernado de la norma lingvovarianto en la tuta mondo, verŝajne pro la percepto ke Ĉinio fariĝas ĉiam pli grava kaj potenca lando.
La tn. ABC (Alphabetically Based Computerized) ĉinaj vortaroj de John DeFrancis faciligas la serĉadon de tutaj vortoj laŭ siaj sonoj anstataŭ laŭ la formoj de la unuopaj signoj uzataj por skribi la silabojn, el kiuj ili estas kunmetitaj. Tiu amasa vortara datumbazo de ABC disponeblos interrete, kiu certe multe plibonigos informadikon por ĉinoj.
Remove ads
Leĝo pri la komuna parolata kaj skribata lingvo
La "Leĝo pri la komuna parolata kaj skribata lingvo de la Ĉina Popola Respubliko" estas la unua speciala leĝo pri parolataj kaj skribataj lingvoj en la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi leĝo estis aprobita la 31-an de oktobro 2000, dum la 18-a kunveno de la Konstanta Komitato de la Naŭa Tutlanda Popola Kongreso, kaj ekvalidis depost la 1-a de januaro 2001. Tiu leĝo establis la juran statuson de Putonghua kaj normigis la ĉinajn signojn kiel la "komunan nacian lingvon".
Artikolo 20 de tiu leĝo mencias ke: "en la instruado de la ĉina kiel fremda lingvo oni devus instrui Putonghua kaj normajn ĉinajn signojn".
Nuntempe, la Nacia Lingva Laborkomisiono respondecas pri gvidado de la antaŭenigo de Putonghua[6].
Kritiko
Multaj plendas pri la arbitra decido fari la mandarenan oficiala lingvo en 1913 kaj lokaj advokatoj rezistas al la subpremado de gepatraj lingvoj[7].
Remove ads
Debato pri unusola normlingvo aŭ diversaj lingvoj aŭ dialektoj
La debato, ĉu oni devas paroli pri unu sola lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato.
Unusola ĉina norma lingvo
La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua [la 'komuna lingvo'] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[8] ,malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉina putonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de la manĉura kaj la mongola[9].
Ĉu 'Oficiala lingvo' ?
La ĉina registaro neniam difinis iun ajn lingvon kiel oficialan lingvon. La leĝoj de la Ĉina Popola Respubliko ne specifas oficialan lingvon, sed plej ofte uzataj terminoj estas la "mandarena" kaj "nacian komunan lingvon"[10][11]. La ĉina konstitucio[12] postulas, ke en etne aŭtonomaj regionoj, aŭtonomaj instancoj uzu la lokan lingvon kaj skribon laŭ lokaj aŭtonomaj regularoj dum plenumado de siaj devoj[12] en regionoj kie etnaj malplimultoj estas koncentritaj aŭ kie pluraj etnaj grupoj kunvivas. La loka lingvo estu uzata en procesoj, kaj koncernaj dokumentoj kiel akuzoj kaj juĝoj oni ankaŭ uzu la lokan lingvon kaj skribon laŭ la faktaj bezonoj[13].
Remove ads
Potonghua aŭ ĉina (norm)lingvo
La plej parolata ĉina lingvo, la ĉina norma lingvo (pǔtōnghuà) ne estas, sed rolas kiel la 'oficialan lingvon' de Ĉinio.
De la komenco de la 20-a jarcento ĝis la fino de la 1940-aj jaroj, Ĉinio uzis la terminon "nacia lingvo" por nomi la norman ĉinan lingvon. En la 1950-aj jaroj, surbaze de la marksisma vidpunkto pri nacia egaleco kaj konsiderante la realajn bezonojn de lingvouzo, Ĉinio difinis ke "Putonghua" (simpligita ĉina: 普通话) estas la moderna ĉina normlingvo kaj forlasis la terminon "nacia lingvo"[14].
La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina lingvo en ĉiuj niveloj de la ŝtata administrado kaj en la eduksistemo, kaj subtenas la instruadon de la ĉina normlingvo ankaŭ eksterlande. Pli ol duoble de la ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ili parolas ĉiujn aliajn lingvojn aŭ lingvovariantojn kune.
Tial, iuj ofte nomas la ĉinan normlingvon simple "ĉina lingvo".
Lingva egaleco
"Lingva egaleco" kaj "nacia egaleco" estas gravaj principoj de la etnaj kaj lingvaj rilatoj de Ĉinio el la marksisma vidpunkto pri lingvo kaj skribo kaj la politiko de Ĉinio pri lingva egaleco. En la pasinteco, la kialo, kial ni ne plu uzis la konceptojn "nacia lingvo" kaj "oficiala lingvo", baziĝis sur ĉi tiu grava principo[14]. La koncepto "nacia lingvo" estas koncepto proponita el la perspektivo de lingva statuso-planado, indikante ke ĉi tiu lingvo havas certajn privilegiojn kaj substrekante la politikan statuson de ĉi tiu lingvo. Ĝi datiĝas el la epoko kiam koloniismaj landoj kaj (duon)koloniaj landoj uzis ĝin por nomi la ĉefan nacian lingvon en la lando[14].
La konceptoj "Putonghua" kaj "nacia komuna lingvo" estas malsamaj ol tiuj de "nacia lingvo" kaj "oficiala lingvo"."Putonghua" kaj "nacia komuna lingvo" estas ĉefe proponitaj el la perspektivo de lingva uzado kaj ĉefe substrekas la cirkuladon kaj uzon de la lingvo en la lando. Ekzistas granda diferenco en la konotacio de la du[14].
Remove ads
Literaturo
Augusto Casquero, Ĉu ekzistas la ĉina lingvo?, revuo Esperanto, p. 20, februaro 2009, n-ro 1222 (2).
Claude Piron: La ĉina – mitoj kaj realo. Le chinois – idées reçues et réalité. Dulingva eldono (eo-fr). MAS, 2017, 82 p., ISBN 978-2-36960-081-7
(angla) John DeFrancis, The Chinese Language: Fact and Fantasy (La ĉina lingvo; fakto kaj fantazio), Honolulu: University of Hawaiʻi Press, 1984, ISBN 978-0-824-80866-2
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Putonghua - vortaro en - hànyu pīnyīn
- Ĉina lingvaro
- Nordĉina dialektaro
- Gramatiko de la mandarena lingvo
- Latinliterigo en Sovetunio
Eksteraj ligiloj
(germana) Kursoj en multaj lingvoj
(germana) hànyu pīnyīn - aŭdado-tabelo
(franca) hànyu pīnyīn - aŭdado-tabelo Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
Noto kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads