Hermann Wislicenus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hermann WISLICENUS (naskiĝinta la 20-an de septembro 1825 en Eisenach, mortinta la 25-an de aprilo 1899 en Goslar) estis germana pentristo.
Remove ads
Vivo
Wislicenus frekventis la akademion en Dresdeno kaj iĝis poste disĉiplo de Eduard Bendemann, poste de Julius Schnorr von Carolsfeld. Lia unua bildo Überfluß und Elend aĉetitis fare de la dresdenaj galeriistoj. En 1853 li danke al stipendio permesis al si vojaĝon en Italujon kie li en Romo aparte aliĝis al la rondoj de Peter von Cornelius. Post reveno li eksetliĝis en Vajmaro kie li plenumis diversajn mendojn, ekz. Götterbacchanal (por plafona pentraĵo por domo en Lepsiko); la oleaĵojn Die Nacht (por la grandduko), Die Phantasie, von den Träumen getragen (por grafo Schack en Munkeno), La kvar evangeliistoj (por la funebra kapelo de granddukino Maria Pavlovna Romanova Vajmare); plurajn desegnaĵojn, ekz. Ruhmeshalle deutscher Dichter (enmuzee Vajmare), Deukalionische Flut (samloke), Prometheussage (enmuzee Lepsike). En Vajmaro li ankaŭ planis la ornamojn por la Stegmann-domo.

En 1868 li sekvis vokon profesoran al Düsseldorf kie estiĝis grandaj pentraĵoj: Die vier Jahreszeiten (Berline), Germania auf der Wacht am Rhein, Die Lurlei ktp.
En 1877 oni aljuĝis al li la unuan premion en la konkurencado pri la pentrado de la imperiestra salonego de ĉe Kaiserpfalz en Goslar: pentritis diversaj aferoj el la historio de la germanaj imperiestroj kaj el la legendaro. Per tio li okupiĝis kune kun disĉiploj ĝis 1897.
Remove ads
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 691-692, (tie ĉi interrete)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads