Hessigkofen

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hessigkofen
Remove ads

Hessigkofen estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj eksa komunumo de Svislando • komunumoparto en Germanio ...
Remove ads

Geografio

Hessigkofen situas sur la dorso de Bucheggberg, proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La iama komunumo konsistas el la vilaĝo Hessigkofen kaj la setlejoj Schmärleiben, Neumatt, Rigi, Buchi kaj Hinterfeld. La plej alta punkto de la iama komunumo situas sur la monteto Ämit sur alteco de 626 m s.m. en sudo de la komunumo. Oriente situas la arbara monteto Wallisberg kun alteco de 613 m s.m.. La teritorio de la iama komunumo etendiĝis sur areo de 2,25 km², de kiuj 33% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 11% por setlado.[1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La iama komunumo Hessigkofen limis en nordo al Bibern, en oriento al Tscheppach, en sudo al Mühledorf, en sudokcidento al Lüterswil-Gächliwil, kaj en okcidento al Gossliwil.

Trafiko

Hessigkofen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento vojo de Lüterkofen al Gächliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Bibern al Mühledorf. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hessigkofen datiĝas el la jaro 1034 kiel Esikouen. En la jaro 1961 estis trovita en Hessigkofen ujoŝtono kun 27 bone konservitaj ujoj. Apud la iama interezdomo estis trovitaj restaĵoj de iama romia setlejo. Dum mezepoko Hessigkofen apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads