Hilary Chapman
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hilary S. CHAPMAN (konata en familiaj kaj laboraj rondoj kiel Bill; naskiĝinta en Leicester en 1950, mortinta suferante je kancero la 21-an de majo 2020 en Conwy, Norda Kimrio, ĉe Ysbyty-Gwynedd-hospitalo pro la kronvirusa malsano de 2019)[1] estis brita pedagogo, historiisto, filologo, politikisto kaj esperantisto.
Remove ads
Vivo
La junulajn jarojn li pasigis en Hinckley. Studento li estis ĉe la universitato de Bangor (Gwynedd). Li laboris kiel instruisto kaj poste kiel trejnisto. Li okupiĝis pri la historio de Esperanto, aparte en Britio, kaj verkis plurajn artikolojn prie en fakaj revuoj. Li estis krome ĉefdelegito de Universala Esperanto Asocio por Britio.[2] Esperantisto li estis ekde 1967.
Admirindaj estis liaj konoj de la kimra lingvo kiu estis hejma lingvo danke al sia edzino kaj kimra denaskulino Pat (kun kiu li havis du filinojn, Lucy kaj Elinor).
En 2017/18 li estis urbestro de Conwy kaj urba konsilianto por Marl Ward. En 2019 li vojaĝis oficiale al Japanio pro ĝemeliĝfesto inter Himeĵi-Kastelo kaj la kastelo je Conwy. Li membris en la koruso Côr Meibion Maelgwn, ĉe Brita Laborista Partio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.[3]
Remove ads
Verkoj
- The Early History of Esperanto in the United Kingdom (2019)
Eksteraj ligiloj
- "Respected Conwy councillor dies". Nekrologo ĉe Rhyljournal, 24.5.2020
- Intervjuo en Esperanto pri la kimra lingvo, por Turingio Internacia, 2017
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads