Goldingen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Goldingen
Remove ads

Goldingen estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1044 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Goldingen en Svislando. Dum multaj jaroj ankaŭ historia mezepoka hansa urbo en Baltio havis la nomon Goldingen - nun ĝi oficiale havas la latvan nomon Kuldīga.
Rapidaj faktoj vilaĝo • eksa komunumo de Svislando ...
Remove ads

Geografio

Goldingen situas 5 km oriente de Wald ZH super la Linth-Ebenaĵo. Tra la komunumo fluas la rojo Goldingerbach, kiu formas la Valon de Goldingen. En nordoriento de Goldingen situas la monto Atzmännig, kiu estas ŝatata ekskurscelo. La komunumo Goldigen konsistas el la vilaĝoj Goldigen kaj Hintergoldigen, kaj la setlejoj Rossfallen, Vordersagen, Egligen, Hinterbergen, Echeltschwil kaj Riederen, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Goldingen limas en nordo al Fischenthal (ZH), en nordnordoriento al Mosnang, en nordoriento en unu punkto al Wattwil, en oriento kaj sudo al Sankt-Gallenkappel, en sudokcidento al Eschenbach, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Wald (ZH).

Trafiko

Goldigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona vojo n-ro SG37 kondukas de Eschenbach tra Goldigen kaj pasejo al Wald. Golgingen atingeblas per poŝtaŭtobuso ek de Uznach, Schmerikon kaj Eschenbach SG. De Goldingen seĝtelfero kondukas al la monto Atzmännig, kie somere funkcias somersledvojo kaj vintre estas skiregiono.

Historio

La unua dokumenta mencio de Goldingen sub la nomo Goldelingin datiĝas el la jaro 1266. En la jaro 1641 kelkaj kamparanoj en la valo konstruis kapelon, je kies loko estis konstruita preĝejo en la jaro 1679. Ĉirkaŭ la preĝejo estiĝis vilaĝo, kiu fine de la 18-a jarcento alprenis la nomon Goldingen kaj je la Helveta Revolucio fariĝis memstara komunumo de la tiama Kantono Linth. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝis aliĝis al la nove fondita Kantono Sankt-Galo.[2]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads