Hipercor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hipercor estas reto de hipermerkatoj de Hispanio, apartenanta al grupo El Corte Inglés. Ĝi havas sidejon en la korporacia konstruaĵo de Madrido.[1][2] En 2017 ĝi estis fuziita per absorbo kun sia matrico, kaj ekde tiam ĝi kunhavas fakojn kun la grandaj magasenoj por eviti duoblaĵojn, malpliigante la vendoĉambrojn sub 10 000 m² retenante kaj la markon kaj la dungitojn.[3]
La logoo de la nova entrepreno estis tre simila al tiu de ĝia matrico El Corte Inglés, sed ĝia triangulo iĝis blua, anstataŭ la tradicia verda figuro de la matrica entrepreno.[4] La finaĵo 'Cor' (el Corte) karakterizas ĉiujn entreprenojn posedataj de la grupo El Corte Inglés. Ĝi estas ankaŭ en aliaj ĉenoj kiel Supercor (superbazaroj), Opencor (oportunaj butikoj), Telecor (telekomunikado) kaj Bricor (brikolado kaj ornamado).
Remove ads
Vendejoj
Hipercor disponas de 38 centroj en Hispanio, nome la jenaj:
- Andaluzio: Algeciras (Hipercor Bahía de Algeciras), Cádiz (Hipercor Bahía de Cádiz), Kordovo (Hipercor Ronda de Córdoba), El Ejido (Hipercor El Ejido), Granada (Hipercor Arabial), Huelva (Hipercor Costa Luz), Jerez de la Frontera (Hipercor Jerez de la Frontera), Málaga (Hipercor Bahía Málaga), Mijas (Hipercor Mijas), Sevilla (Hipercor Sevilla), San Juan de Aznalfarache (Hipercor San Juan de Aznalfarache).
- Aragono: Zaragoza (Hipercor Grancasa kaj Hipercor Puerto Venecia).
- Kanario: Las Palmas de Gran Canaria (Hipercor Siete Palmas).
- Kantabrio: Santander (Hipercor Santander).
- Kastilio-Manĉo: Guadalajara (Hipercor Guadalajara).
- Kastilio kaj Leono: Burgos (Hipercor Burgos) kaj Valladolid (Hipercor Monasterio).
- Katalunio: Barcelona (Hipercor Meridiana), Cornellá de Llobregat (Hipercor Cornellá) Gerona (Hipercor Gerona).
- Regiono Madrido: Alcalá de Henares (Hipercor Alcalá de Henares), Alcorcón (Hipercor San José de Valderas), Arroyomolinos (Hipercor Arroyomolinos Xanadú), Getafe (Hipercor El Bercial), Madrid (4) (Hipercor Méndez Álvaro, Hipercor Campo de las Naciones, Hipercor Sanchinarro e Hipercor Vista Alegre) kaj Pozuelo de Alarcón (Hipercor Pozuelo)
- Valencilando: Elche (Hipercor Ciudad de Elche) kaj Valencia (Hipercor Ademuz).
- Ekstremaduro: Badajoz (Hipercor El Faro).
- Galegio: Santiago de Compostela (Hipercor Santiago de Compostela) kaj La Coruña (Hipercor Marineda)
- Navaro: Huarte (Hipercor Itaroa).
- Asturio: Avilés (Hipercor Avilés) kaj Oviedo (Hipercor Oviedo).
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
