Hlohovec
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Hlohovec, hungare Galgóc, germane Freistadt estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.


Remove ads
Geografio
Hlohovec situas en valo de Váh, laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo el Levice al trafika linio laŭ la alia bordo de Váh. Trnava troviĝas 19 km-ojn for.
Historio
La loko komence de la hungara ŝtatofondo estis departementejo, sed la fortikaĵo jam estis tute ruina laŭ la unua mencio en 1294. Konstruiĝis nova fortikaĵo en 1369. La hungaroj venkis la husanojn inter Galgóc kaj Illava en 1431. Male okazis en 1644, kiam la aŭstroj venkis armeon de Georgo Rákóczi la 1-a, poste la turkoj okupis la fortikaĵon en 1665. La Habsburgoj nur dum mallonga tempo havis la fortikaĵon dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post la bataloj en 1715 familio Erdődy trakonstruis la fortikaĵon al kastelo. En la apuda parko teatro konstruiĝis en 1802, kie koncertis Ludwig van Beethoven. En 1910 en Galgóc loĝis 7749 da loĝantoj (5645 slovakoj, 1401 hungaroj, 667 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio.
Remove ads
Vidindaĵoj
- burgo de Erdődy el la 14-a jarcento kun parko
- iama teatro de 1802
- gotika katolika paroĥa preĝejo el la 16-a jarcento, longe pilgrimejo
- hospitalpreĝejo de 14-a jarcento
- fundamente gotika preĝejo de franciskanoj
Famuloj
- tie estas entombigita patrino de Heinrich Heine
- en la iama Galgóc naskiĝis kaj mortis:
- hungara episkopo Tóbiás Brunszvik
- juda-hungara kuracisto Leopold Bettelheim
- en la iama Galgóc/Freistadt naskiĝis:
- hungaraj akademiaj instruistoj János Fleischhacker kaj Pál Sporzon (1831)
- hungara juĝisto Antal Almási
- hungara ĵurnalisto Andor Révész
- hungara kalvinana episkopo János Máté Samarjai
- hungara kemiisto László Telegdy-Kováts
- juda-hungara-aŭstra komponisto Henrik Berté
- hungara prelato kaj ministro Sándor Ernszt
- hungara pentristo Armand Schönberger
- en la iama Galgóc mortis hungara historiisto Alajos Mednyánszky
Remove ads
Ĝemelurboj
External links
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads