Homofobio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Homofobio (aŭ kelkfoje gejfobio) povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate samseksemon kaj gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj transseksulojn (GLAT), bazitaj sur antaŭjuĝoj aŭ diskriminacioj kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo[1].

Per tiu termino "homofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al samseksemo kaj al personoj diverse seksorientitaj[2].
Tiu ĝenerala difino, tamen, entenas kaj ekscitas, laŭ interesitoj pri tiu nocio, malsamajn reagojn foje kontraŭajn inter si.
Remove ads
Difinoj
La diversaj difinoj proponitaj pri homofobio povas esti sintezitaj laŭ tri precipaj perspektivoj: "antaŭjuĝa" difino, "diskriminacia" difino, "psikopatologia" difino[3]:
- La antaŭaŭjuĝa difino konsideras homofobio kiun ajn negativan juĝon rilate samseksemon kaj nekomunajn seksorientigon. En tiu difino estas konsiderata homofobiaj ankaŭ ĉiuj konvinkoj personaj kaj sociaj kontraŭaj al samseksemo ktp, ekzemple: la konvinko ke samseksemo estas patologia, kontraŭmorala, kontraŭnatura, socie danĝera; la ne-akcepto aŭ malaprobo pri sintenoj kaj kondutoj de samseksemuloj kaj ties sociaj kaj juraj revenĝoj. Ne inkluzivas en tiu difino la amplekso de persekutoj kaj perfortoj kun la diversorientitaj seksemuloj [4].
- La "diskriminacia" difino konsideras homofobio ĉiujn sintenojn rekondukeblajn al seksismo kiuj lezas la rajtojn kaj la dignecon de homoj samseksemaj pro ties seksorientiĝo. Eniras tiun difinon la diskriminacioj en laborlokoj, en la institucioj, en la kulturo, la fizike kaj psikologie perfortaj agoj (batoj, insultoj, darŝadoj). Tiu difino inkluzivas ankaŭ la sentojn kaj juĝojn kontraŭaj, kiu estas la bazo - ne necese tamen kondukantaj al perforto.[5].
- la "psikopatologia" difino konsideras homofobio fobion, nome kiel kontraŭracia kaj persista timego kaj repuŝo rilate ulojn diversseksemajn kiu endanĝerigas la psikologian konduton de la persono tuŝita per tiuj menssintenoj. Tiu diagnoza juĝado metus homofobion ene de la kategorio de psikaj perturboj pro anksio kaj ĝin eniras ene de la etikedo de specifa fobio (specifa fobio).[6].
Malsame de la unuaj du difinoj, homofobio de specifa fobio ne estus frukto de konscia negativa juĝo kontraŭ la samseksemo kaj aliaj nekomunaj formoj de seksemo, sed rezulto de neracia dinamismo ligita al la personaj vivtravivaĵoj de la oponanto. Tiu difino, kvankam pli parenca kun la origina signifo de la vorto, ĝis nun ne estas subtenata de faka literaturo sufiĉa por ĝin enirigi en la porpsikodiagnozaj manlibroj[7].
Tiu difino kolizias - laŭ prisocie spertuloj - kun la nemalvasta rifuzo de samseksemo kaj ĝiaj publikaj ekzaltadoj, ekzemple. Ĉu ĉiuj psike - kaj des pli nekonscie - malsanaj tiuj kiun pro moralaj, aŭ religiaj aŭ sociaj, motivoj rifuzas kaj kondamnas samseksemon kaj engaĝiĝas defendi - respektante leĝojn - el ĝi siajn protektitojn?
Remove ads
Etimologio
Ŝajne, la unua uzo de la vorto "homofobio" en Esperanto estas de Boris Kotzin en artikolo La Nova Perspektivo en Rusujo publikita en La Ondo de Esperanto kaj La Brita Esperantisto - [8] pri la Rusa Februara revolucio:
|
La senco de la vorto (interkrampe en la originalo) ne estas klara. Tre eble tie "homo" estas la Esperanta radiko kaj verŝajne "homofobio" en tiu artikolo signifus "malamo al homoj", kvankam cara regimo ankaŭ tute ne estis tolerema al samseksemo.
Laŭ moderna senco, homofobio devenas de grekaj homos (samo) kaj fobos (timo). Litere, tio signifas "timo pri la samo", tamen la ĉi tie "homos" devenas el la angla kaj estas uzata rilate samseksemon. La angla lingvo emas mallongigoj de vortoj, do en tiu lingvo "homossexual" (samseksemulo) estas mallongita al "homo", ĉefe ĉar "homo" ne estas viva radiko kiel en la greka kaj en latinidaj lingvoj. En la angla, la termino estas neologismo kreita de la klinika psikologo George Weinberg, el tio lingvo, ĝi estis adaptita al plej parto de okcidentaj lingvoj kaj ankaŭ al Esperanto.
Iam uzatis ankaŭ la termino homoerotofobio
Remove ads
Karakterizo

Taksita kiel "timo fobia kaj neracia", homofobio ne estas enmetita en iun ajn psikologia manlibro pritraktanta psikologian diagnozistikon, kaj do eratas pensi ke ĝi estus kuracebla fobio, same kiel male la nomo ŝajnas supozigi. Homofobio ne estas ligita al politika kredo aŭ al kultura nivelo, sed prefere al ekvilibra nivelo de unuopulo. Estis, fakte, konstatite ke inklinas al homofobio "aŭtoritatemaj uloj", rigidaj kaj malcertaj, kiuj sin sentas minacataj de la "neegalulo al ili" (kompreneble, ne nur samseksema). Gravaj niveloj de homofobio estis notitaj ankaŭ en personoj luktantaj kontraŭ latentan kaj subpremitan samseksemon[9][10].
Laŭ tiu senco homofobio povas trovi nutron kaj precipe leĝigon el ideologiaj, religiaj aŭ politikaj kondamnoj.
En homofobio eblas inkluzivi ankaŭ timon pri propra samseksemo aŭ aliaj nekomunaj seksemoj, kaj aparte timon juĝiĝi samseksema, kun konsekvencaj sintenoj celantaj eviti, ekzemple, samseksemulojn kaj la situaciojn al ili asociitajn.
Ekstreme, homofobio povas esti emo justigi aŭ ekskuzi perfortaĵon aŭ diskriminaciojn, flankenmeton kaj persekuton kontraŭ personoj pro iliaj realaj kaj supozitaj samseksemo aŭ ambaŭseksemo ktp.
Timo konsideriĝi samseksema
Eble homofobio interplektiĝas kun la timo aspekti samseksema kaj nenormoseksema. Tiu timo, diras Erich Fromm kaj aliaj psikologoj, pli oftas en viroj ol en virinoj ĉar, laŭ la preskaŭ onia kulturo pri samseksemo, masklo estus konsiderita "virineculo", kaj mem sin sentas malhonore markita kaj humiligita ene de la grupo kaj en la reganta seksisma sinteno. Oni, male, malhonorigas virineculon kaj plejestimas masklaĉon[11].
La timo esti konsiderita samseksema regas la mensojn de la "normalaj heteroseksuloj" (aliseksemulo) ĉar ĝuste tia teruro konstituas la menson de la "normala aliseksulo". Estas ĝuste tiu teruro por la "abomenindaj" samseksemaj pasioj, produktita kaj fortigita de la "socio", la fonto de homofobio. Sen tiu teruro homofobio ne ekzistas. Homofobio kunportas ne nur la timon antaŭ tiuj kiuj estas malestime konsideritaj, se ankaŭ la timon esti konsiderita "egala al...", kaj do pelas kaŝi sian staton rilate seksemon. [12]
Sed tiu teorio trovas reziston ĉe nemalmultaj psikologoj kaj scienculoj pri moralo, laŭ kiu estas vere ke la timo aspekti sekse perversule povas generi homofobion, sed la lasta de tiuj timoj havas sian fonton en normoj moralaj kaj sociaj komune akceptitaj.
Remove ads
Homofobio eninternigita
Homofobio eninternigita konsistas en la akcepto, fare de samseksemuloj, de ĉiuj "antaŭjuĝoj" kaj negativaj etikedoj kaj diskriminaciaj sintenoj rilate samseksemon ktp. Tia internigo de la antaŭjuĝo okazas plejofte nivele de nekonscio kaj povas krei problemojn rilate sian seksorientigon ĝis ĝin kontrasti kaj kondamni en si kaj en aliaj.
Homofobio eninternigita povas ankaŭ signifi, kaj laŭ fakuloj tion sperte konstatite, sinteno de tiu kiu kolorigas je homofobio ĉiujn malkonsentojn devenantaj el moralaj aŭ religiaj aŭ liberopiniaj konvinkoj, kaj kritikojn al la diversseksulo. Tiu eninternigo povas sugesti kaj favori novan diskriminacion! [13]
Remove ads
Konsekvencoj de homofobio

Homofobio povas fariĝi kaŭzo de epizodoj de bravulaĉo, varispecaj perfortoj kiel mobingo kaj diskriminacioj eĉ en la institucioj. Tio estas demonstrata en nemaloftaj okazaĵoj. Tiujn “krimoj“ estas jam punataj de la ŝtataj leĝoj, sed diversseksemuloj pri tio volus specifan leĝon kaj jam en diversaj ŝtatoj tio realiĝis diversforme.
Remove ads
Leĝaj kaj juraj aspektoj
Kadre de leĝoj jam faritaj kaj farendaj, en diversaj landoj, precipe eŭropaj, oni antaŭvidas leĝajn instrumentojn, je karakterizo civila kaj puna, celantaj kontrasti homofobion specife intencitan kiel diskriminacion pro seksorientiĝo.
Evidentiĝu ke la ekzistantaj leĝsistemoj multfoje konservas distingita la aspekton de la diskriminacio el la normoj celantaj sankcii specifmaniere agojn kaj sintenojn eksplicite homofobiajn, nome ekscitantaj al malamo aŭ malŝato por diversseksemuloj. Aliaj kondamnas kaj punas homofobion kiel krimon sendepende de la motivo (moralaj, religiaj aŭ alispecaj) de la rifuzo kaj malaprobo de sekssintenoj kaj sekskondutoj.
Oni vidas (kaj tion substrekas pensuloj pri socia kaj politikaj kaj moralaj kaj religiaj konceptoj) ke leĝoj kontraŭ homofobio marŝas inter du ekstremoj facile transpaseblaj: inter la tasko protekti la diversseksemulojn kaj respekti la liberan opinion kaj la rajton esprimi sian opinion; inter la rajto havi konsideron kaj estimon en la socio kaj respekti la alies moralajn principojn kaj pensesprimojn. Nome: kial esprimi sian opinion kontraŭan al samseksemo kaj tion indiki kiel mismoralaĵon estus homofobio? Kiel ne vidi en sendistinga krimigo kontraŭ homofobio aspektojn de venĝa homofobio? Kial estus juste kaj objektive difini homofobia tiun kiu, respektante la homajn rajtojn laŭleĝajn, malestimigas kaj taksigas deviaj certajn seksorientiĝojn kaj seksorientigojn? Kristanaj pensuloj substrekas ke neekvilibra kontraŭhomofobia leĝo povus indiki punindaj publike anoncantojn de la seksaj principioj de la Biblio aŭ de la katekismoj de la diversaj kristanaj eklezioj.
Remove ads
Kontraŭhomofobiaj leĝoj en diversaj landoj

Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
