Homrajtprotekta Partio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Homrajtprotekta Partio aŭ en angla Human Rights Protection Party (HRPP) estas politika partio de Samoo. Ĝi estis la dominanta partio en la samoa politiko ekde 1982.

Rapidaj faktoj partio, Komenco ...

La partio estis kunfondita en majo de 1979 de Va'ai Kolone kaj de Tofilau Eti Alesana en opozicio al la regado de Tupuola Efi.[1] Ĝi regis la landon ekde sia unua povovenko en 1982, escepte dum mallonga periodo en 1986 kaj 1987 kiam internaj malkonsentoj devigis ilin al koalicio.

La du fondintoj de la komenca partio, Kolone kaj Alesana, iĝis ĉefministroj de Samoo.

La nuna partiestro estas ĉefministro Tuila'epa Sailele Malielegaoi.

En la ĝenerala elekto de la 4a de marto de 2001, la partio atingis 45.1% el popolaj voĉdonoj kaj 23 el 49 sidlokoj. Dum la elekto de la 2a de aprilo 2006 ĝi atingis 35 el la 49 sidlokoj. En la ĝenerala elekto de 2011, la partio atingis 36 el 49 sidlokoj, tiele retenante majoritaton.[2]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads