Hosur

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hosur
Remove ads

Hosur (tamile ஓசூர்) estas industria urbego en distrikto Kriŝnagiri (kie ĝi estas la plej granda urbo), en subŝtato Tamilnado, en suda Barato. La origina loknomo estis "Murasu Naadu". Hosur funkcias kiel la sateliturbo de Bengaluro.

Thumb
Ĉefvojo en Hosur
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Hosur situas en montaro en averaĝa alteco de 880 metrojn. Bengaluro troviĝas 39, Kolar 56, Salem (Barato) 125, Majsuro 136, Velor 143, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 260, Mumbajo 876, Kolkato 1562, tutlanda ĉefurbo Delhio 1770 kilometrojn (aere) .

Thumb
Municipa oficejo

Demografio

En 2011 Hosur havis 116821 da loĝantoj. En la 2000-aj jaroj Hosur atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La meza legopovo estas 76.69%.

Historio

Hosur dum la historio apartenis al sultanlando aŭ aliaj regnoj. La municipo estis fondita en 1992.

Ekonomio

Hosur estas signifa aŭtoindustria urbo. La proksimeco al Bengaluro estas avantaĝo. La ĉirkaŭaĵo estas fekunda grundo, oni kultivas tomatojn, brasikojn, cepojn, kapsikojn, karotojn, kukumojn, fabojn, rapojn, rozojn.

Religio kaj lingvoj

La ĉefa religio en Hosur estas hinduismo (83.66%), poste islamo (11.37%), fine kristanoj (4.5%). La urbego estas miksaĵo de lingvaj grupoj. La tamila estas la oficiala kaj parola lingvo. Ekzistas granda nombro da la teluguaj parolantoj.

Eduko

En Hosur la altnivela edukado okazas en 2 akademioj.

Trafiko

Hosur estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj, inter ili la plej bonaj kaj gravaj estas al Bengaluro kaj Salem. La loka flughaveno funkcias ekde 1994, la internacia flughaveno situas en Bengaluro.

Thumb
Stacidomo en Hosur

Klimato

Hosur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Pro ĝia alteco la urbego havas sanigan kaj moderan klimaton tutjare. Jare pluvas averaĝe po 809 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-30 °C.

Vidindaĵoj

  • temploj, moskeoj, kirkoj
  • ekologia parko

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads