Hot Club de France

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hot Club de France
Remove ads

Hot Club de France estas asocio, kiun fondis Hugues Panassié en la jaro 1932 kaj kiu eliris el la Jazz Club Universaire, fondita de studentoj el la universitato Sorbono. La klubo difinas sin mem kiel asocio de ŝatantoj de vera ĵazo.

Rapidaj faktoj organizaĵo, Komenco ...
Thumb
Charles Delaunay 1946. Foto: William P. Gottlieb.
Remove ads

Historio

En la jaro 1933 Charles Delaunay fariĝis la koncertorganizanto de la klubo, kiu venigis famajn usonajn ĵazmuzikistojn kiel Coleman Hawkins, Bill Coleman kaj Benny Carter por koncertoj al Francujo. En 1934 laŭ sugesto de Pierre Nourry kaj Delaunay gitaristo Django Reinhardt kaj violonisto Stéphane Grappelli fondis la Kvinopon de la Hot Club de France en Parizo.

En 1946 ekestis rompo inter Hughes Panassie kaj Delaunay, ĉar Panassie ne volis rekoni la bibopon, tiam el Usono venanta al Eŭropo, kiel vera ĵazo. La rompo kaŭzis ankaŭ fendon ene de la Hot Club.

Hot Club organizas koncertojn, publikigas ĉiumonatan revuon[1] kaj ĵazregistraĵojn.[2] La klubejo situas ĉe Montmartre ĉe la Chaptal-Strato. Ekzistas regionaj kluboj en la franca provinco kaj en Belgujo.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads