Hotelo Ryugyong

konstruaĵo en Pjongjango, Nord-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia

Hotelo Ryugyong
Remove ads

Hotel Ryugyong (koree 류경호텔, ankaŭ Ryu-Gyong-HoteloYu-Kyung-HoteloKonstruaĵo 105) estas nefinkonstruita hotelo en Sojang-dong, en distrikto Potong-gang de Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. La hotelo estis nomita per la eksa nomo de Pjongjango: Ryugyong [rjugjong] (ĉefurbo de salikoj).

Rapidaj faktoj 류경호텔, Bazaj datoj ...

Oni ekkonstruis la hotelon en 1987, planante ĝin fini antaŭ la 13-a Internacia festivalo de junularo kaj studentoj (1989). Tamen, por tio ne sufiĉis resursoj, kaj en 1992 konstruado estis tute ĉesigita pro la severa ekonomia krizo ligita kun la kolapso de la socialisma sistemo en plejparto de la socialisma landaro.

La alteco de la konstruaĵo estas 330 m, estas en ĝi 105 etaĝoj. En la supra parto devis esti rotacianta restoracio. Registaro de Nord-Koreio serĉas eksterlandajn investojn por iel finfari la konstruadon.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads