Pjongjango

ĉefurbo de Nord-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia

Pjongjangomap
Remove ads

Pjongjango[1][2]Pjonjango[2] (koree 평양) estas la ĉefurbo de la Korea Popoldemokratia Respubliko, nomata ankaŭ Nord-Koreio. En Pjongjango loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj, sed precizan nombron korea registaro ne diskonigas.

Thumb
Panorama vido vidante de la turo Juche je aprilo 2012
Rapidaj faktoj urbo • direct-controlled municipality • unua-nivela administra teritoria unuo • urbego • plej granda urbo, Ĝemelurboj ...
Thumb
Vido al Pjongjango
Remove ads

Historio

Laŭ konata legendo Pjongjango estis fondita en 2333 antaŭ Kristo. En la 5-a kaj 6-a jarcentoj ĝi estis ĉefurbo de negranda feŭda ŝtato Kogurjo(Goguryeo). Poste ĝi neniam estis ŝtata centro, nur provinca ĉefurbo.

En 1945 finiĝis epoko de japana rego en Koreio, Pjongjango estis liberigita fare de sovetiaj trupoj kaj lokaj koreaj taĉmentoj. Ĝi estis provizora sidejo de la tut-korea registaro (celinta translokiĝon al Seulo). Tamen pro komenciĝinta malvarma milito tuteca Korea Popol-Demokratia Respubliko neniam realiĝis, en la sudo de la lando formiĝis alia reĝimo — kaj la du partoj de la lando ne povis repaciĝi, fininte en tiel nomata Korea milito. Dum la korea milito por nelonga tempo Pjongjango estis regata de sud-koreiaj trupoj (fakte unuiĝintaj fortoj de Sud-Koreio, Usono, Turkio kaj multaj aliaj landoj sub mandato de UN). Dum la milito la urbo estis komplete detruita (ankaŭ per totala bombado).

Rekonstruita post la milito kun helpo de socialismaj landoj Pjongjango iĝis unu el la plej belaj urboj de la regiono, kun larĝaj stratoj, imponaj monumentoj kaj belaj ripozlokoj.

Remove ads

Kvartaloj

Estas 20 kvartaloj en Pjongjango.

Thumb
Vido de Ĉuĉe-turo al orienta bordo de rivero Taedong
Remove ads

Distriktoj

estas 4 distriktoj en pjongjango.

  • Kangnam-gun (강남군; 江南郡)
  • Chunghwa-gun (중화군; 中和郡)
  • Sangwŏn-gun (상원군; 祥原郡)
  • Kangdong-gun (강동군; 江東郡)

Fremdaj amaskomunikiloj raportis en 2010. Kangnam-gun, Chunghwa-gun, Sangwŏn-gun, kaj Sŭngho-guyŏk estis jam translokitaj al najbara provinco Nord-Hŭanghae.

Monda heredaĵo de Unesko

Vidindaj lokoj

Muzeoj

Servoj

Pjongjanganoj (inter multaj aliaj)

Bildaro

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads