How to Marry a Millionaire

From Wikipedia, the free encyclopedia

How to Marry a Millionaire
Remove ads

How to Marry a Millionaire (Kiel edzigi milionulon) estas usona amafera komedia filmo de 1953 reĝisorita de Jean Negulesco kaj produktorita kaj verkita de Nunnally Johnson.

Rapidaj faktoj Kiel edzigi milionulon, Monroe kiel Pola, Grable kiel Loco, kaj Bacall kiel Schatze. ...
Thumb
Pola delogita de falsa riĉulo, ludita de Alexander D'Arcy.
Thumb
William Powell kiel J.D. Hanley edziĝonta al Schatze, kun Loco kaj Pola kiel nuptopatroj.

En la filmo stelulas Betty Grable, Marilyn Monroe, kaj Lauren Bacall kiel tri monserĉulinoj, kun William Powell, David Wayne, Rory Calhoun kaj Cameron Mitchell. Betty Grable ricevis supran lokon en la ekrana listigo sed la nomo de Marilyn Monroe estis unue en ĉiuj reklamoj, inklude la resumreklamaĵo.

La scenaro estis bazita sur la teatraĵoj The Greeks Had a Word for It de Zoë Akins kaj Loco de Dale Eunson kaj Katherine Albert.

Distribuita de 20th Century Fox, How to Marry a Millionaire estis filmita per Technicolor kaj estis la unua filmo eĉ fotita per la nova sistemo CinemaScope por larĝaj ekranoj, kvankam ĝi estis la dua Cinemascope filmo elsendita de Fox post la biblia eposa filmo The Robe.

How to Marry a Millionaire estis ankaŭ la unua kolora kaj CinemaScope filmo de la 1950-aj jaroj eĉ kiu estis montrita per televido pere de la sistemo pan and scan, kiam ĝi estis prezentita kiel unua filmo en NBC Saturday Night at the Movies la 23an de Septembro, 1961.[1]

Remove ads

Geaktoroj kaj roloj

  • Betty Grable kiel Loco Dempsey
  • Marilyn Monroe kiel Pola Debevoise
  • Lauren Bacall kiel Schatze Page
  • David Wayne kiel Freddie Denmark
  • Rory Calhoun kiel Eben
  • Cameron Mitchell kiel Tom Brookman
  • Alex D'Arcy kiel J. Stewart Merrill
  • Fred Clark kiel Waldo Brewster
  • William Powell kiel J.D. Hanley

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads