Humanismo

filozofia kaj kultura movado ligita al Renesanco From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Humanismo (preferata homismo[mankas fonto]) estas ĝenerala termino por multaj malsamaj pensaroj, kiuj fokusiĝas je komunaj solvoj por komunaj homaj problemoj. Laŭ NPIV humanismo[1] estas doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron. Humanismo iugrade iĝis etika doktrino (tial sufikso “-ism-”), kies kampo inkludis la tutan homan rason, malsame de tradiciaj etikaj sistemoj, kiuj aplikiĝis nur al apartaj etnoj.

Por detala artikolo pri humanismo kiel filozofio, vidu la paĝon Humanismo (filozofio).

Multaj fruaj doktrinoj, kiuj nomis sin “humanismaj”, estis bazitaj sur fama aserto de Protagoro ke “homo estas mezurilo de ĉio.” T.e. ke homoj estas la finaj difinantoj de valoro kaj moralo — kaj ne objektivaj aŭ absolutaj kodeksoj. Siatempe la aserto de Protagoro estis radikala kaj objektiva rigardo al la stato de homo, kiu konvinke kontraŭstaris absolutismon dum la plejparto de la sekvinta okcidenta historio de filozofio. Postaj interpretoj de tiu ĉi “principo” disiĝis inter relativismo kaj universalismo — la unua rigardas ĉiujn etikojn kiel devenantajn el individuo (individuismo), dum la dua rigardas etikon sencohava, nur se ĝi estas aplikebla al ĉiuj. Kvankam relativismo gajnis popularecon dum industria erao, tutmondaj interkomunikoj kaj transkulturiĝo malpliigis la rolon de relativismo favore al universalisma vidpunkto de humanismo.

Novhumanismo (germane: Neuhumanismus, france: Nouvel humanisme allemand) ampleksas la revivigon de (literatura) humanisma movado, kiu komenciĝis ĉ. 1750 en Germanujo.

Remove ads

Asocioj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads