Humo

kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Humo
Remove ads

Humo estas kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nigre aŭ bruna tero. Por informoj pri kikerkaĉa manĝaĵo, vidu la artikolon humuso.
Thumb
Humo havas karakterizan nigran aŭ brunan koloron kaŭze de akumulado de organika karbono.

Pri arbaroj, la humo precipe estiĝas el foliotapiŝo [1]. Depende de la ekologiaj cirkonstancoj, tiu ĉi disvolviĝas en moron ( aŭ krudhumon ), en modron aŭ en mullon.

  • Moro estas arbara humo - ĉe oligotrofa supra grundo -, ĉe kiu tipa kovraĵo de organika substanco kun eta malkombin-intenseco kuŝas sur minerala grundo [2].
  • Modro estas tera arbara humo - ĉe mezotrofa supra grundo - ĉe kiu la la vegetalrestaĵoj per grundobestoj estas dispecigitaj kaj transformitaj en fekaĵrestaĵojn ĉe modera miksado kun la minerala grundo [3].
  • Mulo estas tera arbara humo - ĉe eŭtrofa supra grundo - ĉe kiu la organika substanco ĉe forta malkombin-intenseco estas plene miksita kun la minerala grundo [4].
Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads