IPad

linio de tabulkomputiloj evoluigitaj de Apple From Wikipedia, the free encyclopedia

IPad
Remove ads

La iPad (aŭ iPado) estas tabulkomputilo de la firmao Apple. Ĝi estis la unua vere sukcesa tabulkomputilo. Per la disvolvado kaj fasonado de la iPado Apple kreis novan merkaton por tabulkomputiloj kun funkcipovo inter saĝtelefono kaj sinkomputilo. Ĝi estas aparte destinita al tiaj aŭd- aŭ vidmedioj, kiaj libroj, periodaĵoj, filmoj, muziko, komputilaj ludoj kaj ankaŭ al retumado. Apple lanĉis ĝin en aprilo 2010 kaj en apenaŭ 80 tagoj estis venditaj 3 milionoj da aparatoj.

Rapidaj faktoj serio de modeloj, Lando ...
Thumb
La tabulkomputilo iPad
Thumb
Apple iPad
Thumb
Apple iPad
Remove ads

Regpovo de Apple pri la aparato

Kiel iPhone kaj iPod Touch, en sia venda stato iPad en iOS povas plenumi nur programojn el la vendejo «App Store» de Apple.[1][2] Por fari programojn per la speciala programista ilaro, oni devas konsenti pri kondiĉoj, pri kiuj oni ne rajtas publike paroli sen skriba permeso de Apple. La kondiĉoj enhavas malpermeson de disvastigo de aplikaĵoj alia ol per «App Store» aŭ ĉe aparatoj registritaj kiel apartenantaj al specifa societo aŭ grupo de homoj ligitaj kun la programisto.[3]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads