Ibisbekulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ibisbekulo
Remove ads

La Ibisbekulo (Ibidorhyncha struthersii) estas specio de birdo rilata kun vadbirdoj, sed ĉefe diferenca kaj pro tio meritas siajn propran genron Ibidorhyncha kaj familion Ibidorinkedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb

Ĝi vivas en la gruzaj riverbordoj de la altebenaĵoj de centra Azio kaj ĉirkaŭ Himalajo je altecoj de 1700 ĝis 4500 m, sed foje eĉ tiom malalte kiom ĝis 500 m.

La birdo estas tute nekonfuzebla. Temas pri eleganta mezgranda vadbirdo 39 ĝis 41 cm longa kaj 370 ĝis 420 g peza. La plenkreskulo estas plumarkontrasta kaj griza kun blanka ventro, grizdorsa, kun ruĝaj kruroj kaj longa subenkurba beko. La vizaĝo estas nigra kaj apartiĝas el la grizaj nuko, kolo kaj brusto per blanka strio. Tiu grizaj partoj siavice apartiĝas el la blanka ventro per nigra strio. Junuloj malhavas nigron ĉe vizaĝo kaj brusto kaj ties beko estas pli senkolora. La kruroj estas brilruĝaj ĉe reproduktuloj kaj brunflavecaj ĉe junuloj. Spite sian rimarkindan bildobuntecon tiu specio ne estas tre facile videbla kaj sufiĉe kamufla en ties ŝtona medio.

Ili manĝas per tuŝoprobado sub rokoj aŭ ŝtonetaro ĉe riverujoj.[1]

La voĉo estas sonorila Klju-klju simila al tiu de Griza tringo.

La ino demetas kvar ovojn en truo engrunda.

La taksonomia lokigo de tiu familio estas ankoraŭ malklara. Ĝi povus rilati kaj al hematopoj kaj al avocetoj. Por alternativa klasigado de Ĥaradrioformaj, vidu novan proponon de taksonomio de Sibley-Ahlquist.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads