Ibn Kutajba
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Abū Muhammad Abd-Allāh ibn Muslim ibn Qutayba al-Dīnawarī al-Marwazī aŭ simple Ibn Kutajba (en araba ابن قتيبة Ibn Qutaybah; 828 – 13a de novembro 889 CE / 213 – 15a Rajab 276 AH)[1] estis islama[2] multfakulo de persa[3][4][5][6] deveno. Li servis kiel juĝisto dum la Abasida Kaliflando, sed estis plej bone konata pro siaj kontribuoj al Araba literaturo.[7][8] Li estis multfakulo[9][10][11] kiu verkis pri diversaj temoj, kiel Korana interpreto, hadito, teologio, filozofio, juro kaj jurisprudenco, gramatiko, filologio, historio, astronomio, agrikulturo kaj botaniko.
Li estis rigardata de sunaismaj islamanoj kiel hadita majstro, elstara filologo, lingvisto kaj beletristoj. Aldone al sia literaturaj kritikaro kaj antologioj, li estas konata ankaŭ pro sia verkaro pri la problemoj de Tafsir aŭ Kurana interpretado.[7] Li verkis ankaŭ pri astronomio kaj teorio pri juro.[12][13] Lia libro Uĝun al-Aĥbar, kun la amafera literaturo de Muhammad bin Dawud al-Zahiri kaj Ibn Abi Tahir Tayfur, estis konsiderataj de la leksikografo Ibn Duraid unu el la tri plej gravaj verkoj por tiuj kiuj deziras paroli kaj verki elokvente.[14][15]
Jam en la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, nome La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Kutajba. Ĝi traktas diversajn temojn per proverboj, poemoj, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads