Ignác Krecsányi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ignác Krecsányi
Remove ads

KRECSÁNYI Ignác [kreĉa'nji] estis hungara aktoro, teatrestro, ĵurnalisto naskita en Margitta la 1-an de aprilo 1844 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de decembro 1923. Lia frato estis Sarolta Krecsányi, li estis patro de aktorino Veron Krecsányi.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Kariero

Ignác Krecsányi debutis en 1863 en trupo de György Molnár (Népszínház de Buda) kaj post plurjara vagado li iĝis teatrestro en 1873 en Kecskemét kun kies trupo li trairis la provincajn urbojn. En 1883 li luis la Budai Színkör, poste ekde 1888 li iĝis direktoro de la teatro de Temeŝvaro, la gvidanto de la trupo de Buda-Temeŝvaro ĝis 1913. Li diskonigis la hungaran teatrokulturon al publiko de tiuj urboj, kies loĝantaro plejparte estis germana en tiu tempo. Li estis erudita teatrestro. Li redaktis la Színházi Naptár kaj Thália Emléknaptár. Lia valora teatrohistoria kolekto (la 3 voluma manuskripto, la 1139 teatraj afiŝoj kaj unu albumo) troviĝas en la Hungara Nacia Muzeo.

Remove ads

Aktoroj, kiuj apartenis al trupo de Krecsányi (elekto)

Thumb
Ignác Krecsányi sur scenejo
Remove ads

Libroj

  • A magyar színészet térfoglalása Budán 1883-ban (Temesvár, 1914);
  • Régi dolgok – régi színészetről (Temesvár, 1914).

Fonto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads