Kecskemét

urbo en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Kecskemét
Remove ads

Kecskemét [keĉkemEt] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario. Ĝi situas en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Kecskemét, kies centro estas. En la loknomo Kecske signifas: kapro, sed la kialo estas duba, krome la finaĵo "mét" estas nesolvebla.

Thumb
Urbodomo kaj kirko en Kecskemét
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Situo

Kecskemét situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome tie kruciĝas ĉefvojoj Cegléd-Baja kaj Kunszentmárton-Dunaföldvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Urboj Nagykőrös kaj Lajosmizse estas proksime. Dum la historio la urbo estis ĉiam grava vojkruciĝo, renkontejo de komercistoj.

Historio

La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1707 serba taĉmento faris detruojn al la urbeto (en la 18-a jarcento la statuso estis kampurbo). En 1832 la loĝantoj elaĉetis la feŭdajn postulojn, ili iĝis liberaj. La kampurbo evoluis pro la agrikulturo. En 1870 la statuso estis altrangigita. En 1911 tertremo okazis. Kecskemét estis nomumita departementejo en 1950.

La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.

Remove ads

Vidindaĵoj

Sakralaj vidindaĵoj

Thumb
Luterana kirko de Kecskemét

Profanaj vidindaĵoj

Thumb
Parto el Urbodomo de Kecskemét

Eduko

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Kecskemét.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Kecskemét.
Remove ads

Famaj nomportantoj

Ĝemelurboj

Esperanto

Estas delegito de UEA tie.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads