Ilfis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ilfis estas rivero de la Svisaj Antaŭalpoj en la kantonoj Lucerno kaj Berno. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de Emme. La valo de Ilfis estas konsiderata kiel parto de la regiono Emme-Valo.
Remove ads
Fonto
La rivero Ilfis fontas norde de la monto Schrattenfluh sur la teritorio de la komunumo Marbach de la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno ĉe la koordinatoj 46° 50′ 20.4″ N 7° 57′ 21.6″ O (mapo).
Fluo
La rivero unue fluas norden kaj tiam ĉe la limo de la komunumoj kaj Escholzmatt turniĝas nordokcidenten. Dum unu kilometro ĝi formas la limon inter la kantonoj Lucerno kaj Berno inter Escholzmatt en nordo kaj Kröschenbrunnen, kiel parto de la komunumo Trub en sudo. Sekvas la komunumo Trubschachen, kie de nordo alfluas al Ilfis la rivero Fankhausbach, kiu senakvigas la sudokcidentan flankon de Napf. Tiam la rivero trafluas la komunumon Langnau en Emme-Valo.
Remove ads
Alfluo
En Lauperswil Ilfis sur alteco de 645 m s.m. alfluas el orienta direkto al Emme, kiu fluas de nordo al sudo.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

