Iltis
eldonejo por esperantologio kaj interlingvistiko, fondita en 1997 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Edition Iltis (germane por "putoro", kio estas la marko-simbolo) estas eldonejo por esperantologio kaj interlingvistiko, fondita en aprilo 1997 de Irmi Haupenthal.
Sub la eldoneja nomo "Artur E. Iltis" aperis libroj almenaŭ ekde 1968. Tiujare aperis la broŝuro "Kiel (mal)venkigi Esperanton? Elektitaj metodoj de Kanguruo" kun satiroj pri la Esperanto-movado, laŭ la indiko ĉe "Artur E. Iltis" (do: Reinhard Haupenthal aŭ eble Günther Becker) en "Pleasecastle" (Blieskastel). En la katalogo de UEA troviĝas 213 titoloj kun "Iltis" kiel eldonejo, en la datumbazo Trovanto de la Viena biblioteko preskaŭ 200.
Adreso: Edition Iltis, La Saousse, FR-84340 Malaucène, Francio
Retpoŝto: editioniltis@aol.com
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri la serĉilo "Iltis" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Artikoloj de kaj pri "Iltis" en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads