Indri

genro kaj specio de lemuro From Wikipedia, the free encyclopedia

Indri
Remove ads

Indri aŭ, laŭ NPIV, indrio estas vorto, kiu uzatas por genro kaj nura specio de tiu genro, nome Indri indri, kiel lemuro, kiu estas la tipa specio de la familio Indriedoj, kiu vivas nur en la insulo Madagaskaro, kie estas konata kiel babakoto.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj vivantaj lemuroj, kun kapo-korpa longo de ĉirkaŭ 64–72 cm kaj pezo de inter 6 kaj 9.5 kg. Ĝi havas blankan-nigran dorson kaj tenas rektan sintenon dum grimpado aŭ pendado. Ĝi estas monogama kaj vivas en malgrandaj familigrupoj, moviĝante tra la kanopeo, kaj estas herbovorulo, kiu manĝas ĉefe foliojn sed ankaŭ semojn, fruktojn, kaj florojn. La grupoj estas tre voĉemaj, kaj komunikas kun aliaj grupoj per kantado, hurlado kaj aliaj voĉoj. Krom homoj, ili estas la nuraj mamuloj kiuj povas uzi ritmon.[2]

Thumb
Teritorio de Indri indri.
Thumb
Indri indri

Ĝi estas dumtagulo kaj arboloĝanto rilata al propitekoj, ĝi estas iel adorata de lokanoj kaj ludas gravan rolon en iliaj mitoj kaj legendoj, en kiuj variaj historioj rakontas pri ilia supozita origino. La ĉefaj minacoj kiuj indrioj devas fronti estas habitatodetruo kaj fragmentado pro hak-brula agrikulturo, kaj lignorikoltado. Krome ĝi estas ankaŭ ĉasata spite la tabuojn kontraŭ tio. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo] kategoriis ties konservostatuson kiel "draste endanĝerita".

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads