Inger Nilsson
sveda aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa, komunumo Kinda en Östergötland) estas sveda aktorino.

Inger Nilsson kiel Pipi Ŝtrumpolonga en 1972

La aktorino en junio de 2011
Kiam ŝi aĝis 9, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren, kun ruĝa peruko kaj survizaĝen pentritaj lentugoj. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. La filma materialo de la televida serio ankaŭ prezentiĝis en formo de du unuaj kinejaj filmoj. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian. En ĉiuj tiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg kaj Maria Persson, kiuj ludis la amikojn Tomi kaj Anjo, gefratoj el najbara domo. La du knabinaj aktoroj estis 20 monatojn pli junaj ol Per, kvankam la tre energioplena Inger Nilsson ŝajnis esti iom pli aĝa ol li. Do la du knabinoj en ĉiuj filmoj (faritaj en la someraj monatoj) estas 9- ĝis 11-jaraj kaj Per estis 10- ĝis 12-jara. En 1970 Per kaj Maria por ĉiam ĉesis aktori, nur ĝis almenaŭ 1973 gaste partoprenis en publikaj prezentoj de la filmoj. Ankaŭ Inger nur reaktoris en aĝo de 30 jaroj, en 1989.
Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.
Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televido aŭ kino. Almenaŭ ĝis la unuaj jaroj de la 21-a jarcento ŝi laboris kiel kuracista sekretariino en Stokholmo[1]. Tamen, ŝi plu aktoradis ekde 1989. En 2000 la sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, bazita sur romano de Kurt Tucholsky. De la jaro 2006, ŝi aktoris en du televidserioj kaj unu mallonga filmo.
Remove ads
Filmoj
- Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga).
- Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga).
- Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga).
- Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj).
- På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras).
- Kajsa Kavat, 1989, ŝi rolas kiel Juliana.
- Panik på kliniken, 1994, televida; kiel Jessica Werstén.
- Gripsholm, 2000, kiel s-ino Andersson.
- AK3 (sveda televidserio), 2006, kiel Barbro.
- Der Kommissar und das Meer (germana televidserio), 2006-2011, kiel Ewa.
- Numerologen (sveda mallonga filmo), 2007, kiel Monika.
Remove ads
Premioj
Pippi gajnigis al ŝi plurajn premiojn:
- Moskva premio por ŝia ludado en Pipi Ŝtrumpolonga en 1969[2].
- Moskva premio de la Sovetunia Filmakademio (Советская киноакадемия) al ludado de internacia infana ĉefaktoro en 1971[2].
- Moskva premio pro ŝia ludado en Pipi Ŝtrumpolonga forkuras en 1971[2].
- La hispana premio Ora TP pro la plej populara rolulo en la jaro 1974[3]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads