Provinco Inhambane

From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Inhambane
Remove ads

Provinco Inhambane, Esperantigite Inhambano, estas provinco de Mozambiko situanta sur la marbordo en la suda parto de la lando. Ĝi havas areon de 68 615 km² kaj loĝantaron de 1 412 349 (en 2006) [1]. La provinca ĉefurbo ankaŭ estas nomita Inhambane, Esperantigite Inhamban-urbo.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Thumb
Map of Mozambique with the province highlighted

La klimato estas tropika ĝenerale, pli humida laŭlonge de la marbordo kaj pli seka landinternen. La marbordo havas kelkajn mangrovmarĉojn.

Inhamban-urbo ekzistis en la 10-a jarcento, kaj estis la plej suda haveno uzita fare de araboj por sklavkomerco. La regiono estis vizitita fare de Vasco da Gama en 1498, kiu rekviziciis Inhamban-golfo por Portugalujo. La portugaloj starigis faktorion en Inhambano en 1534.

Remove ads

Ekonomio

La provinco estas la dua plej granda kultivisto de akaĵuoj ( post Nampula), kaj ankaŭ produktas kokosojn kaj citrusfruktojn ( inspirante la plej faman poeton de Mozambiko Craveirinha por skribi de "La Bongustaj Mandarinoj de Inhambano" ). La longa marbordolinio subtenas multe da fiŝkaptado. La inhambana golfo-areo estas de iu intereso por turismo, kun kelkaj strandoj, kaj por unu el la lastaj postrestantaj populacioj de dugongo en Mozambiko.

Remove ads

Distriktoj de Inhambano

Thumb
Vilaĝo en Inhambano apud Inhamban-urbo.
  • Funhaluro ( Funhalouro )
  • Govuro
  • Homojno ( Homoine )
  • Jangamo
  • Inharimo ( Inharrime )
  • Inhasoro ( Inhassoro )
  • Maboto ( Mabote )
  • Masingo ( Massinga )
  • Morumbeno ( Morrumbene )
  • Pandao ( Panda )
  • Vilankulo
  • Zavalao ( Zavala )

Urboj en Inhambano

Poŝtmarkoj kaj poŝta historio de Inhambano

Kun pluraj aliaj distriktoj de kolonia Mozambiko, la portugala registaro presis poŝtmarkojn specife por Inhambano dum pluraj jaroj. La unua seriero estis por la 700-a datreveno de Sankta Antonio de Padovo en 1895, la poŝtmarkoj estante tiuj de Mozambiko superstampitaj " CENTENARIO/DE/S. ANTONIO/Inhambane/MDCCĈCV". Tio estis daŭrigita en 1903 per regula serio havanta portreton de reĝo Karlo kaj subskribita " IMHAMBANE". Inter 1911 kaj 1917, revolucio en Portugalujo gvidis al serio de " REPUBLICA" superpremoj. Poste Inhambano revenis al la uzo de la poŝtmarkoj de Mozambiko.

Remove ads

Kulturo

Inhambano estas fama por sia muziko, speciale por la timbila ( ksilofona ensemblo ) de la Ĉopi-etno.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads