Instituto Smolnij

From Wikipedia, the free encyclopedia

Instituto Smolnij
Remove ads

La Instituto Smolnij (ruse Смольный институт, Smol'niy institut) estas paladieca konstruaĵo en Sankt-Peterburgo, kiu ludis gravan rolon en la historio de Rusio.

Rapidaj faktoj Смольный институт, lernejkonstruaĵo ...
Thumb
Moderna vidaĵo de la fronta fasado, kun la Lenina statuo antaŭe.

En 1917, Vladimir Lenin elektis tiun konstruaĵon kiel la sidejon de Bolŝevikoj ĵus antaŭ kaj dum la Oktobra Revolucio. Ĝi estis la rezidejo de Lenin dum kelkaj monatoj, ĝis la landa registaro estis translokigita al la Moskva Kremlo en Marto 1918.[1] Post tio, la Instituto Smolnij iĝis la sidejo de la loka aparato de la Komunista Partio, kaj fakte la urbodomo. En 1927, oni starigis monumenton al Lenin antaŭ la konstruaĵo, desegnita de la skulptisto Vasilij Kozlov kaj la arkitektoj Vladimir Ŝĉuko kaj Vladimir Gelfreiĥ. La Instituto Smolnij estis ankaŭ la loko de la murdo de Sergej Kirov en 1934, kion Stalin prenis kiel ekskuzon por la Granda Purigo, kiu celis la forigon de opoziciantoj.[2]

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads