Insulo Lord Howe

From Wikipedia, the free encyclopedia

Insulo Lord Howe
Remove ads

Insulo Lord Howe (prononce /ˈhaʊ/ aŭ /ˈhæɔ/ en aŭstraliangla fonologio) estas malgranda insulo en la Tasmana Maro kun formo de neregula duonluno 600 km oriente de la aŭstralia kontinento kaj je 900 km el Norfolkinsulo. La insulo estas ĉirkaŭ 11 km longa kaj el 2.8 km al 0.6 km larĝa kun areo de 16.56 km2.[1] Laŭlonge de la okcidenta marbordo estas sableca duonfermita ŝirma koralrifa laguno. Plej parto de la populacio loĝas en la nordo, dum ĉe la sudo hegemonias arbaraj montetoj ascendaj al la plej alta punkto de la insulo nome Monto Gower, 875 m alta.[2] La Insularo de Lord Howe[2] enhavas 28 insuloj, insuletoj kaj rokoj. Krom la propra insulo Lord Howe la plej elstara el tiuj estas la vulkana kaj neloĝata Piramido de Ball ĉirkaŭ 23 km sudoriente. Norde estas la Grupo Admiralty, insuletaro de sep malgrandaj neloĝataj insuloj.[3]

Thumb
Rapidaj faktoj

La Insularo Lord Howe, inkluzive de proksima Piramido de Ball, estas administrata fare de la Insulestraro de Lord Howe, kaj estas parto de Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi ne estas konsiderata Local Government Area kaj estas tial neinkorporata, sed estas mem-regata fare de la Insulestraro Lord Howe. La Insularo Lord Howe estis taksata kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982 en agnosko de ĝia unika beleco kaj biodiverseco. Ĝi konstituas ekoregionon nomatan "lordhovaj subtropikaj arbaroj".

La normala tempozono de la insulo estas UTC+10:30; por la somera tempo oni aldonas horduonon, ĝi do estas UTC+11:00.

31° 33′ S 159° 05′ O (mapo)

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Plia legado

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads