Introno
segmento de geno forigata de RNA-splisado From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En genetiko, introno estas nukleotida sekvenco en geno, kiu estas forigata de RNA-splisado dum maturigo de la RNA-produkto.[1] Ĝi estas la malo de ekzono.

Distribuo
Intronoj troviĝas en la genoj de preskaŭ ĉiuj ĉelaj organismoj kaj multaj virusoj. Ili troviĝas en vasta gamo de genoj — en proteino-enkodigantaj genoj, en ribozoma ribonuklea acido (rRNA), kaj transdona ribonkulea acido (tRNA).
Tamen, esceptoj ekzistas. Ekzemple, intronoj estas tre maloftaj en la genaro de la gisto Saccharomyces cerevisiae.[2]
Biologia funkcio
Introno ne enkodigas proteinon; tamen, ĝi estas esenca por regado de gena esprimiĝo. Kelkaj intronoj enkodigas funkciantajn RNA-molekulojn per plia post-splisa procedado. Tiela alternativa splisado kreas plurajn proteinojn el unu geno.
Aliaj intronoj rolas kiel alispecaj reguligantoj de gena esprimiĝo, ekzemple per mRNA-eksporto.[3]
Historio
La introno estis malkovrita en 1977 en la proteino-enkodigaj genoj de adenoviruso.[4][5]
La fakto, ke genoj estas interrompitaj de intronoj, estis malkovrita, sendepende, de Phillip Allen Sharp kaj Richard J. Roberts en 1977. Tiuj du ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1993.
La termino introno originis kiel mallongigo de la esprimo intragena regiono.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
